Villar de Rena
Villar de Rena estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas villariegos. La censita populacio en 2008 estis de 1.479 loĝantoj.
Situo
Villar de Rena estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la nordo de la komarko aŭ distrikto Vegas Altas, je altitudo de 277 m ĉe la elirejo de Villanueva de la Serena al la aŭtoŝoseo al Madrido; je 129 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 60 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 82,8 km². Ĝi estas tre proksime de la limo kun la Provinco de Cáceres
Ekonomio
Agrikulturo de irigacio, ĉar la vilaĝo situas en la valo de la rivero Guadiana kaj ĉe la rivero Búrdalo, alfluanto de tiu, kaj brutobredado.