Villar del Campo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villar del Campo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42112
Demografio
Loĝantaro 24  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 47′ N, 2° 9′ U (mapo)41.786944444444-2.1483333333333Koordinatoj: 41° 47′ N, 2° 9′ U (mapo) [+]
Alto 1 029 m [+]
Areo 25,29 km² (2 529 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villar del Campo (Provinco Sorio)
Villar del Campo (Provinco Sorio)
DEC
Villar del Campo
Villar del Campo
Situo de Villar del Campo
Villar del Campo (Hispanio)
Villar del Campo (Hispanio)
DEC
Villar del Campo
Villar del Campo
Situo de Villar del Campo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villar del Campo [+]
vdr

Villar del Campo [biLJAR delKAMpo] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la nordoriento provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco. La loknomo Villar del Campo estas etimologie komprenebla kiel Vilaĝo de la Kamparo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Campo de Gómara en la oriento de la provinco Sorio.
Loko de Villar del Campo en la provinco Sorio.
La preĝejo de Villar.
Castellanos del Campo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 25,29 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 26 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 210 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 34 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Castellanos del Campo (nune senhoma) kaj Villar del Campo. Ĝi limas kun Valdegeña, Trévago, Matalebreras, Aldealpozo, Pozalmuro kaj Tajahuerce.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Quejigares y encinares de Sierra del Madero, okupanta 958 hektarojn, nome 38 % de la teritorio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

En la Censo de Pecheros de 1528 oni registris 19 pecheros, tio estas impostopagantaj familioj.​

Meze de la 19-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Castellanos del Campo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj, gvatoturo, ruinoj, tradicia arkitekturo kaj tiel plu.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]