Villarrubia de los Ojos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Villarrubia de los Ojos
Flago

Blazono

Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Urbestro Encarnacion Medina (Partido Popular)
Retpaĝaro www.villarrubiadelosojos.es
Demografio
Loĝantaro 11.119  (2010)
Loĝdenso 39,45 loĝ./km2
Geografio
Areo 281.86
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Villarrubia de los Ojos [bijarUbja de los Oĥos] (Vilaĝo blonda de la okuloj) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

La latina nomo Rubeum aldoniĝis al vilaĝo, kaj poste oni dubas ĉu la lasta vorto aludas al "ojos" (okuloj, aŭ lagetoj de la rivero Gvadiano) aŭ al "ajos" (ajloj, kiuj produktiĝis tie).

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas villarrubieros. La censita populacio en 2010 estis de 11.119 loĝantoj kaj la denseco estas de 39,45 loĝ/km².

Situo kaj geografio[redakti | redakti fonton]

Villarrubia de los Ojos estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Manĉa Centro en la norda parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 624 m; je 49 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo, je 42,6 km el plej proksima urbo nome Alcázar de San Juan kaj je 102 km el la regiona ĉefurbo nome Toledo. La areo de ties teritorio estas de 281.86 km².

La geografiaj koordinatoj estas 39°13′ N 3°36′ Ok.

La teritorio estas ebena sude kaj montara norde. Fluas la riveroj Cigüela kaj Gvadiano kaj ĉe la limo kun Daimiel kaj Las Labores troviĝis la iam nomataj Ojos del Guadiana (Okuloj de Gvadiano) kiuj nun sekas, kultivatas aŭ eĉ ardas subtere.

Villarrubia de los Ojos situas norde de la provinco de Ciudad Real, lime kun la provinco de Toledo. Ĉirkaŭas la aktualan teritorion norde tiuj de Urda, Consuegra kaj Madridejos, de la provinco de Toledo; oriente domaro de Herencia, Las Labores kaj Arenas de San Juan, ĉiuj antikve de la Ordeno de Sankta Johano; sude tiu de Daimiel; kaj okcidente tiu de Fuente el Fresno. Kunhavas kun Daimiel ene de ĝia municipa teritorio la nacaian parkon Tablas de Daimiel.

Parto de la humidejoj de Villarrubia de los Ojos formas parton de la Nacia Parko de Las Tablas de Daimiel kaj parto de la montara zono norda troviĝas ankaŭ protektata kiel parto de la Reto Natura 2000.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado. Estas bonaj ŝoseoj ĉefe inter Ciudad Real kaj Toledo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de prahistoria epoko (iberoj) kaj de romianoj, araboj ktp.

Villarrubia de los Ojos el Mirador de La Mancha (Rigardejo Manĉa).

Demografio[redakti | redakti fonton]

Tiu municipo suferis la populacian malpliigon kiu estis kutima en sudaj areoj de Hispanio kaj precize en Kastilio-Manĉo nek tuj post la Hispana Enlanda Milito nek dum la 1960-aj jaroj, sed nur iome dum la 1980-aj jaroj kaj poste iome rekuperiĝis. Dum la 21a jarcento la populacio ricevis apogon de enmigrintoj ĉefe venintaj el Rumanio.


Demografia evoluo de Villarrubia de los Ojos inter 1900 kaj 2008
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1980 1991 2001 2008
5.337 5.407 6.407 6.939 7.653 7.907 8.609 9.043 9.144 8.896 9.446 11.185

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Natura pejzaĝo (vidu supre Situo kaj geografio) el ermitejo de Sankta Kristoforo.
  • Sanktejo de la Virgulino de la Sierra, pilgrimejo kaj kapelo trans tipa manĉa korto.
  • Naturaj padoj.
  • Placo de la Konstitucio (benkoj ornamitaj per bildoj de flaŭro kaj faŭno ĉirkaŭa.
  • Turo de Horloĝo.

Tradicioj[redakti | redakti fonton]

La religia patronino estas la virgulino nome Virgen de la Sierra, tio estas de la montaro. Okazas kamparfesto al la kampara ermitejo kaj transporto de la figuro al kaj el la vilaĝo.

Notoj[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • ARROYO, José F. (1974) "Guijarro" Artistas españoles contemporáneos. Servicio de Publicaciones del Ministerio de Educación y Ciencia., Madrid, 105 pp. ISBN 84-369-0367-6.
  • CARRILLO DE ALBORNOZ ALONSO, Daniel (2002) "Una Virgen calatraveña copatrona del Campo de San Juan: Santa María de la Sierra, Patrona de Villarrubia de los Ojos de Guadiana" en La Orden Militar de San Juan en la Península Ibérica durante la Edad Media: ACTAS del Congreso Internacional celebrado en 2000. Ayuntamiento de Alcázar de San Juan, pp.293-306.
  • DADSON, Trevor J. (2007) " Los moriscos de Villarrubia de los Ojos (siglos XV-XVIII). Historia de una minoría asimilada, expulsada y reintegrada". Iberoamericana Vervuert, 1328 pp. ISBN 978-84-8489-235-9
  • JEREZ GARCÍA, Óscar (2009) "Villarrubia de los Ojos de Guadiana. Geografía, Paisaje y Medio Ambiente". CERSA, Madrid, 520 pp + cd. ISBN 978-84-92539-30-7.
  • MARTÍNEZ REDONDO, Fabián (2009) "Villarrubia de los Ojos. Una mirada al pasado sobre usos y costumbres". Diputación de Ciudad Real, Ciudad Real, 365 PP. Dep. Legal: CR-105-2009.
  • PANADERO MOYA, Miguel y SÁNCHEZ LÓPEZ, Lorenzo (1991) "Los recursos humanos. Caracteres y distribución" en PILLET CAPDEPÓN, Félix (Coord.) "La provincia de Ciudad Real-I. Geografía". Biblioteca de Autores y Temas Manchegos, Diputación Provincial de Ciudad Real. Ciudad Real. 447 pp. ISBN 84-7789-030-7.
  • PLANA MORALES, Jesús Manuel (2007) "La historia de Villarrubia de los Ojos a través de sus cofrafías. Hermandad y cofradía de la Soledad y de la Vera Cruz (San Cristóbal)". Diputación de Ciudad Real, Imprenta Provincial, Ciudad Real. 200 pp.
  • VILLALOBOS RACIONERO, Isidoro (1994) "Villarrubia de los Ojos en la inundación de Consuegra de 1891 (Comportamiento ejemplar de este pueblo manchego)". Hermandad de San Isidro Labrador-Sta. María de la Cabeza.
  • VILLALOBOS VILLALOBOS, Luis (1969)"Siglo XVIII. Toros Jijones: Esplendor y ocaso de esta ganadería brava española". Imprenta Catalá, Madrid.
  • VVAA (2001) "Aproximación a la flora de las Tablas de Villarrubia de los Ojos del Guadiana. Parte del entorno de Las tablas de Daimiel". Asociación para la Recuperación del Bosque Autóctono (ARBA), Madrid, 92 pp. ISBN 84-922095-4-2.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]