Villarta de los Montes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Foto de Villarta de los Montes

Villarta de los Montes estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas villarteños. La censita populacio en 2008 estis de 586 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Villarta de los Montes estas situa en la orienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto La Siberia sed en ties plej nordorienta parto en zono ankaŭ nomita Los Montes (La montoj) kaj de tie la nomo, je altitudo de 551 m; je 220 km de Badajoz, provinca ĉefurbo, je 238 km de Madrido, ŝtata ĉefurbo (do nur iomete pli multe) kaj je 351 km de Sevilo. La surfaco de ties teritorio estas de 123,3 km².

Tems pri monta medio, en la deklivoj de la sierra de la Umbría, ĉe la najbara regiono Kastilio-Manĉo, je la plej orienta parto de Ekstremaduro. Ĝi estas sufiĉe malproksima de la restaj vilaĝoj de la zono (nome Herrera del Duque, Fuenlabrada de los Montes kaj Helechosa de los Montes), separita de sovaĝa montara medio enorma kaj bela kun naturo arbara kaj tre vegetalabunda. La pejzaĝo enhavas pinoarbarojn, anzinarojn kaj makisojn, kun abundo de kverkoj, cistoj kaj aliaj arbustoj. Proksime estas la Regiona Ĉasrezervejo de Cíjara.

La limaj municipoj de Villarta de los Montes estas la jenaj:

Oni veturas tien tra: MadridoToledoArgésPulgarLas Ventas con Peña AguileraRetuerta del BullaqueHorcajo de los MontesBohonal de los MontesVillarta de los Montes

Ekde: BadajozSanta AmaliaCasas de Don PedroTalarrubias → Nacia Ŝoseo N-430 → Villarta de los Montes

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de Villarta de los Montes ligiĝas al ties aparteno al la brutobredista organizaĵo nome Mesta, kaj ties konstruado rilatas kun la tipa strukturo de la brutobredistaj vojoj. La origino de la vilaĝo rilatas kun la bredado kaj transportado de ŝafoj. La fondo estis mezepoka, sed ne certa kaj de malmulta loĝantaro.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (ankaŭ forstado), ĉasado kaj brutobredado. La brutobredistoj dediĉas sin ĉefe al bredado de ŝafoj kaj kaproj, kiuj paŝtas en la plej aridaj aŭ cerealaj zonoj. Iam ekzistis ankaŭ bovoj, sed tiu bredado perdis gravon.

La agrikulturo estas la dua plej grava ekonomia agado. Ĉefe oni kultivas cerealojn: tritiko, hordeo, sekalo kaj aveno. En Villarta, apenaŭ estas ebenaĵetoj kaj ne eblas uzado de agrikultura maŝinaro. Estas ankaŭ olivarboj, abelbredado kaj malmultaj vitoj.

Monumentoj kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Blazono de la vilaĝo kie videblas bildo de la ponto

Super la mezepoka ponto de la Mesta cirkulis la plej alta kvanto de brutaroj de la tuta Hispanio, kiel ĉefa pordo al vintraj paŝtejoj de Ekstremaduro por la ŝafoj de Kastilio. Temas pri konstruaĵo el ŝtono kaj briko, de stilo mudeĥara pli da 225 m longa, komponita de 16 arkoj de diversaj proporcioj kaj faroj. Aktuale ĝi troviĝas kaŝite de la akvoj de la akvorezervejo de Cíjara (Rivero Guadiana), kaj videblas nur kiam la akvonivelo estas malalta.

Proksime elstaras la ermitejo de Ntra. Sra. de la Antigua, ĉe ripozejo de la Mesta. Estas konstruaĵo popola, de mudeĥara deveno, ĉirkaŭata de arkaroj, al kio en la 18a jarcento oni aldonis kupolon de stilo baroko. La retablo kaj la pentraĵo interne gravas kaj interesas. La skulpatĵo de la Virgulino estas romanika el ligno, datebla en la 13a jarcento ege valora.

La domaro de Villarta kuŝas sur malregula tereno kun tipe montara strukturo (aŭ manko de strukturo) de deklivegaj kaj kurbegaj stratetoj. En la plej malalta parto estas la preĝejo de Santa María Magdalena (1510). Ĝi enhavas retablon barokan, kun pentraĵoj atribuitaj al Juan Correa de Vivar. Antaŭe estas tipa fonto tradicia, nome "El Chorro".

Folkloro kaj kutimoj[redakti | redakti fonton]

  • Januaro: Teatraĵo de la Saĝaj Reĝoj, Karnestolendas, La Luminaria ("El Tizne")
  • Februaro: Sankta Blaso kaj Sankta Blasĉjo, Alabardas, Danco de la Blinduloj
  • Majo: La Kruco kaj Los Mayos,
  • Aŭgusto: Festoj de patronino honore de la Virgulino de la Antigua (14a, 15a, 16a kaj 17a de aŭgusto)
  • Novembro: Junuloj iris al armeo (Quintos).