Ville-Marie (Kebekio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por la arondismento de Montrealo, vidu Ville-Marie (Montrealo).
Ville-Marie, ĉe la bordo de la lago Temiskamingo

Ville-Marie (vil mari') estas urbo apud la lago Temiskamingo en la regiono Abitibio-Temiskamingio en la nord-okcidento de Kebekio, Kanado. Ĝi estas la plej granda urbo en la regiona municipo Témiscamingue.

La municipo ampleksas 6,11 km² kaj havas loĝantaron de 2696.

Ville-Marie estas la plej malnova eŭropana urbo en la regiono Abitibio-Temiskamingio. Ĝia fondinto estis Oblata misiisto kiu ekloĝis tie en 1874. La vilaĝo Ville-Marie fondiĝis en 1897 kaj fariĝis urbo en 1962.