Ville-la-Grand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ville-la-Grand
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj
Departemento Haute-Savoie (Alta Savojo)
Arondismento Saint-Julien-en-Genevois
Kantono Annemasse-Nord
INSEE kodo 74305 [+]
Poŝtkodo 74100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 169  (2021) [+]
Loĝdenso 2 042 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 12′ N, 6° 15′ O (mapo)46.2022222222226.2469444444444Koordinatoj: 46° 12′ N, 6° 15′ O (mapo) [+]
Alto de 432 m ĝis 541 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 4,49 km² ( 449 ha) [+]
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Ville-la-Grand (Haute-Savoie)
Ville-la-Grand (Haute-Savoie)
DEC
Ville-la-Grand
Ville-la-Grand
Situo de Ville-la-Grand
Ville-la-Grand (Francio)
Ville-la-Grand (Francio)
DEC
Ville-la-Grand
Ville-la-Grand
Situo de Ville-la-Grand

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ville-la-Grand [+]
vdr

Ville-la-Grand (prononcu [Villagrɑ̃]) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento alta Savojo (france Haute-Savoie, arpitane Savouè d'Amont), en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj (france Auvergne-Rhône-Alpes). Fine de 2021 en la komunumo vivis 9 169 loĝantoj. Ĝi situas nord-oriente de Annemasse, ĉe la landlimo inter Francio kaj Svislando, proksime de Ĝenevo kaj sude de la lago Lemano.

Ĝi estas ano de la Aglomeraĵo de komunumoj de Annemasse - Les Voirons (Annemasse - Les Voirons AgglomérationAnnemasse - Agglo)

Ĝiaj loĝantoj nomiĝas la Villamagnaines [Villamanjen] kaj la Villamagnains [Villamanjɛ̃].

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Loko[redakti | redakti fonton]

Ville-la-Grand situas en la Arve-valo, preter la rivereto Foron kaj limas la komunumoj Annemasse Ambilly, Vétraz-Monthoux kaj Gaillard; kaj la svisaj komunumoj Presinge, Puplinge kaj Thônex.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato esta montara sed mildigata pro la lago Lemano.

Urba morfologio[redakti | redakti fonton]

La urbo dividiĝas el tri kvartaloj.

  • Centre estas la urbocentro, kun la municipaj ejoj, la placo de la merkato, biblioteko, lernejo...
  • Okcidente estas la rezideja kvartalo de Cornière, nete disigita dis'de la urbocentro far'de ponto super la fervojo Annemasse - Évian-les-Bains.
  • Oriente estas Z.I., tie estas Industria Zono. Tie estas diversaj vendejoj kaj direkcioj de entreprenoj.

Norde de la Z.I. estas la vilaĝetoj Carra, Marsaz, Forand kaj Crêt.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Oni trovas en Ville-la-Grand kelkajn statuojn de Daniel Chassin, inspiritajn de la porinfana folkloro.

  • La Klaŭno, en la placo Joseph Philippe, apud la preĝejo.
  • Tri musoj muzikantaj, en placo "Porte-Bonheur"
  • La Majstro Kato[rompita ligilo] (aŭ La Kato kun Botoj), centre de trafikcirklo proksima de placo "Porte-Bonheur"

Toponimio[redakti | redakti fonton]

"Villa-Magna" (Granda Vilao), kampara bieno en la Romia antikva epoko, estis la kerno de grava gaŭlo-romia vilaĝo, kiu iĝis "Ville-Magne" en la 16-a jarcento.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]