Villem Vaher

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Villem VAHER (naskiĝis la 21-an de januaro 1873 en Otepää - mortis en 1944) estis estona esperantisto kaj lernejestro.

Li estis pioniro de Esperanto en Estonio, varbita de reklamoj en estonaj gazetoj kaj propagandiloj disvastigitaj de Petersburga Esperanto-Societo „Espero“.

Li estis aŭtoro de la unua Esperanto-lernolibro por estonoj (1893) kaj de konversacia lernolibro (1930).

Eksperimente li instruis Esperanton en urba elementa lernejo de Tallinn.

Li estis prezidanto de EAE de 1922 kaj direktoro de EIE de 1925. Li gvidis kursojn kaj de 1927 regule semajne paroladis en la radiostacio Tallinn en Esperanto.

Vidu ankaŭ Esperanto-movado de Estonio.

Li verkis ankaŭ lernolibron de la rusa por estonoj.

Verkoj

  • Esperanto vestlus-kursus = Konversacia kurso de Esperanto. (Tallinn: V. Vaher, 1930. - 63 p.)
  • Vene keele vestluskursus = Разговорный курс русского языка. (Nõmme: V. Vaher, 1940. - 16 p.)


Tradukoj

  • Patrina zorgo (El Fabeloj kaj folkloro - En: Estona antologio)