Villeneuve FR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo FR en Villeneuve FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Villeneuve.

Villeneuve
Blazono de Villeneuve
Blazono de Villeneuve
Blazono de Villeneuve
Vilao en Villeneuve
Vilao en Villeneuve
Vilao en Villeneuve
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Friburgo
Distrikto Brojo
Koordinatoj  46° 44′ 45″ N 6° 52′ 7″ O / 46.74583 °N, 6.86861 °O / 46.74583; 6.86861 (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 45″ N 6° 52′ 7″ O / 46.74583 °N, 6.86861 °O / 46.74583; 6.86861 (mapo)
Areo 3,53 km²
Alteco 481 m super marnivelo
Poŝtkodo 1527
Komunumkodo 2047
Mapo de Villeneuve
Mapo de Villeneuve
Mapo de Villeneuve
vdr

Villeneuve estas komunumo en la distrikto Brojo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 322 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio

Villeneuve situas en la friburga eksklavo Surpierre proksimume 10 kilometrojn sudokcidente de la urbo Payerne, ĉe la norda bordo de la rivero Brojo. La komunumo Villeneuve konsistas el la vilaĝo Villeneuve kaj la setlejoj La Coulanne, Le Pommay kaj La Maladaire, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,53 km², de kiuj 33,9% estas kovritaj de arbaro, 56,6% servas por agrikulturo kaj 7,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Villeneuve limas en nordoriento al Granges-près-Marnand (VD), en oriento al Henniez (VD), en sudo al Seigneux (VD), en sudsudokcidento al Lucens (VD), en sudokcidento en unu punkto al Cremin (VD), kaj en nordokcidento al Surpierre.

Trafiko

La komunumo Villeneuve situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Granges-près-Marnand al Lucens kaj de ĝi kondukas flanka vojo al Surpierre. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en distanco de proksimume 8 kilometroj sudoriente apud Estavayer-le-Lac. Pere de poŝtaŭtolinio de Granges-près-Marnand al Cheiry la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Villeneuve datiĝas el la jaro 1182 kiel Nova Villa. Dum mezepoko Villeneuve apartenis al la Senjurujo Surpierre, kiu post la konkero fare de la urba ŝtato Friburgo en la jaro 1536 fariĝis friburga voktejo. Okaze de la Helveta Revolucio de 1798 Surpierre kaj kun ĝi Villeneuve estis atribuita al la Distrikto Estavayer. En 1803 Surpierre fariĝis propra distrikto, kiu en la jaro 1848 surbaze de la nova friburga konstitucio estis integrita al la Distrikto Brojo. Propono pri integriĝo de Villeneuve al la komunumo Surpierre en la jaro 2004 de la loĝantaro de Villeneuve en baloto estis rifuzita.[3]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Marianne Rolle: Villeneuve FR en Historia Leksikono de Svislando (2012-02-15)

Eksteraj Ligiloj