Villmergen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villmergen
Blazono de Villmergen
Villmergen
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Bremgarten
Koordinatoj  47° 20′ 55″ N 8° 14′ 44″ O / 47.34861 °N, 8.24556 °O / 47.34861; 8.24556 (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 55″ N 8° 14′ 44″ O / 47.34861 °N, 8.24556 °O / 47.34861; 8.24556 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5508
Areo 10,28 km²
Alteco 437 m super marnivelo
Poŝtkodo 5885
Komunumkodo 4080
Mapo de Villmergen
vdr

Villmergen (prononcu: filmergn; alemane: Vellmärge) estas komunumo en la distrikto Bremgarten de Kantono Argovio, Svislando. La komunumo estas konata, ĉar en ĝi okazis en la 17-a kaj 18-a jarcentoj la Militoj de Villmergen'. Ĝi havis 5508 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008, kiu nombro kreskis ĝis la 21-a de decembro 2009 al 5885.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Villmergen

Villmergen situas ĉe la okcidenta marĝeno de la valo de la rivero Bünz ĉe la okcidenta piedo de la montoĉeno Rietenberg.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,94 km², de kiuj 4,15 km² estas kovritaj de arbaro kaj 2,64 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 712 m s.m. sur la monto Rietberg, dum la plej malalta punkto troviĝas sur alteco de 408 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Bünz.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Villmergen limas en nordo al, en oriento al Wohlen, en sudo al Büttikon kaj Hilfikon, en sudokcidento al Egliswil, en okcidento al Seengen kaj Dintikon, kaj en nordokcidento al Hendschiken.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Villmergen estas konektita per buslinio de Wohlen al Meisterschwanden al la publika trafikreto. Norde de la vilaĝo ankoraŭ sur la teritorio de la komunumo krome situas la stacidomo Dottikon-Dintikon de la Svisaj Federaciaj Fervojoj.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas norde en distanco de proksimume 7 km en Lencburgo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Memorŝtono pri la Bataloj de Villmergen

La unua dokumenta mencio de Villmergen datiĝas el la jaro 1185 kiel Vilmaringen.

En mezepoko Villmergen apartenis al la Kiburgoj, kiuj vendis ĝin en la jaro 1273 al la Habsburgoj.

En la jaro 1415 la lucernanoj konkeris la vilaĝon, sed en la jaro 1425 ili devis transdoni ĝin al la komuna posedaĵo de la Svisa Ĵurkomunumo kaj Villmergen fariĝis ĉefloko de voktejo en la tiel nomita Libera Distrikto. En la jaro 1529 la vilaĝo estis reformaciigita, sed post la 2-a Batalo de Kappel ĝi refariĝis katolika.

La 24-an de januaro 1656 en Himmelrych en Villmergen okazis la 1-a Batalo de Villmergen. La katolikaj lucernanoj kaj ties aliancanoj venkos kontraŭ la reformitaj bernanoj. La religia konflikto en la Svisa Ĵurkomunumo per tiu-ĉi batalo tamen ne ĉesis, kaj tial la 24-an de julio 1712 okazis la 2-a Batalo de Villmergen dum kiuj nun la reformitaj lokoj venkis.

En marto 1798 okaze de la Helveta Revolucio kun helpo de la francaj trupoj de Napoleono Argovio liberiĝis de la servuteco sub la Svisa Ĵurkomunumo, kiu ĉesis ekzisti kaj dum la kvin jaroj de la Helveta Respubliko ĝi apartenis al la distrikto Sarmenstorf de la Kantono Baden. Ek de la jaro 1803 Villmergen apartenas al la distrikto Bremgarten de la nova Kantono Argovio.

Kun valideco de la 1-a de januaro 2010 la najbara komunumo Hilfikon estis integrita al Villmergen.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]