Vilma Medgyaszay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilma Medgyaszay
Persona informo
Naskonomo Stand Vilma
Naskiĝo 3-an de majo 1885 (1885-05-03)
en Arad
Morto 5-an de aprilo 1972 (1972-04-05) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patrino Ilka Medgyaszay
Edz(in)o Henrik Horváth (tradukisto)
Okupo
Okupo aktoroteatrestro
vdr

MEDGYASZAY Vilma [pr. medjasai], Stand estis hungara aktorino naskiĝinta en Arad la 3-an de majo 1885 kaj mortinta en Budapeŝto la 5-an de aprilo 1972.

Ŝia kariero[redakti | redakti fonton]

Vilma Medgyaszay debutis en 1903 en la trupo de Ignác Krecsányi en Buda. En 1904 dungis ŝin la Teatro Király. Ŝi ludis en la Teatro Magyar, en la Operetoteatro (Budapeŝto), en la Nacia Teatro (Budapeŝto), sed ŝia vera speco estis la kanzono. En 1907 dungis ŝin Endre Nagy al la Modern Színpad Cabaret. Ekde 1913 ŝi estris la Modern Színpad du jarojn sub nomo Medgyaszay Kabaré. En 1918 ŝi fondis memstaran teatron en Placo Eskü. Post 1945 ŝi estis ano por jaroj de la Vidám Színpad.

El ŝiaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Iluska (Kacsóh: János vitéz);
  • Raady Melinda (Szomory: Szabóky Zsigmond Rafael);
  • Lenke (HeltaiMolnár: Madár Matyi);
  • Tisztelt nagysád (Szép: Kávécsarnok);

El ŝiaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Barátságos arcot kérek (1936);
  • Péntek Rézi (1938);
  • Háry János (1941);
  • Nemes Rózsa (1943);

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • Kossuth-premio (1958);
  • Eminenta artisto (1954).

Fontoj[redakti | redakti fonton]