Vilmos Ágoston

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilmos Ágoston
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1947 (1947-07-08)
en Târgu Mureș
Morto 2-an de januaro 2022 (2022-01-02) (74-jaraĝa)
en San Antonio
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo verkisto • literaturkritikisto • eseisto • ĵurnalisto vd
Laborkampo hungara literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

ÁGOSTON Vilmos (agoŝton) estis hungara verkisto, kritikisto, eseisto, publicisto naskiĝinta en Târgu Mureş la 8-an de julio 1947 kaj mortinta la 2-an de januaro 2022 en San Antonio (Teksaso), Usono.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vilmos Ágoston abiturientiĝis en sia naskiĝurbo kaj li akiris diplomon de instruito pri angla-hungara lingvoj kaj literaturoj en Universitato Babeş-Bolyai de Kluĵo. Ekde 1972 instruis en Csíkszereda, ekde 1978 estis interna kunlaboranto de radio de Târgu Mureş. Li publikis de 1969 en Utunk, Korunk, Igaz Szó, A Hét, Ifjúmunkás, Hargita. En antologio Szövegek és körülmények (1974) li diskursis pri Zoltán Fábry. En 1986 li translokiĝis Hungarujon kaj ĝis 1991 estis ĵurnalisto de Magyar Nemzet, en 1992 rubrikgvidanta redaktoro de revuoj Köztársaság, en 1994 de Respublika. Inter 1989-1992 li estis prezidanto de redakcikomisiono de Párizsi Magyar Műhely. En 1997 li estis invitita preleganto de Slava Esplorcentro de Universitato Hokkaido. Li doktoriĝis pri literaturscienco en Universitato József Attila en 1998.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Humanizmus: ettől-eddig? (Esszék és kritikák. Forrás, 1977.
  • Lassú vírus, romano. Bukarest: Kriterion, 1981.
  • Húzd a himnuszt, ne káromkodj romano. Budapest: Szépirodalmi, 1989.
  • Visszavont remény. Leteroj de Szilágyi Domokos al József Méliusz (…). Budapest: Szépirodalmi, 1990.
  • Autonómiák (prelegoj anglaj kaj hungaraj), szerk., 1994.
  • Godír és Galanter, romano. Budapest: Palatinus, 1998.
  • Az érvelés ideje. Tanulmányok (Studoj). Budapest: Norán, 2000.
  • A Konvenció vendégeiTanulmányok (Studoj). Csíkszereda, 2004.
  • A kisajátított tér (La elposedigita spaco).[1].
  • Médiapolitika vagy politikai média, Budapest, 2005.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Új magyar irodalmi lexikon, Akadémiai Kiadó, Budapest, 1994.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.