Vilmos Bleier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memorigilo en Pécs

BLEIER Vilmos [blejer] (naskita la 14-an de majo 1903 en Újpest; mortinta en 1940[1]) estis hungara esperantisto. Li studis en teknika ĉeflernejo; poste li laboris kiel foira komercisto, seruristo, 1924-30 administranto de HESL; de 1930 administranto, teknika aranĝanto kaj ĉefa posedanto de LM kaj AELA. Esperantisto de 1922, de tiam ĝis 1930 aktivulo en la laborista movado. Multaj kursoj, sennomaj artikoloj. En 1932-33 paroladvojaĝoj en kvar landoj. (v parolad-vojaĝoj). Talenta oratoro Esperantista; organizanto de la literaturaj vesperoj en la UK de Kraków kaj Paris. Redaktoro de la Enciklopedio de Esperanto.

Fontoj

  1. Niaj mortintoj 1939–1945, en: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 2.