Vilmos Hankó

El Vikipedio, la libera enciklopedio

HANKÓ Vilmos estis hungara kemiisto, ano korespondanta de la Hungara Scienca Akademio. Li naskiĝis en Parajd la 2-an de marto 1854 kaj mortis en Budapeŝto 2-a de novembro 1923.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vilmos Hankó havigis diplomon de instruisto en Universitato de Koloĵvaro. Ekde 1877 li instruis en Déva. En 1879 li faris studvojaĝon eksterlande por esplori la laboratoriojn de Robert Bunsen, Kirchhoff kaj Liebig. Ekde 1885 li instruis en la komerca ĉefreala lernejo de la 2-a distrikto de Budapeŝto, ekde 1907 li estis ĝia direktoro. Li priokupiĝis ĉefe pri analizo de mineralakvoj. Lia plej efika entrepeno estis la jarlibro Universum.

Verkoj ĉefaj[redakti | redakti fonton]

  • Chemia az ásványtan és földtan elemeivel (Bp., 1892);
  • Hazai kénes fürdők (Bp., 1895);
  • Chemia (Bp., 1898);
  • A magyar búza chemiai összetétele (kun János Gáspár, Bp., 1899);
  • Régi magyar tudósok és feltalálók (Bp., 1905);
  • A magyar birodalom ásványvizei és fürdőhelyei (kun Samu Pap, Bp., 1907);
  • Chemiai technologia (kun Kálmán Reichenhaller, Bp., 1910);
  • Chemia a mindennapi életben (Bp., 1912).

Fonto[redakti | redakti fonton]