Vilmos Knöpfler

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KNÖPLER Vilmos (pr. knoepler vilmoŝ) estis hungara kuracisto naskita en Boica (Aranykisbánya) 1815 kaj mortinta en Marosvásárhely la 28-an de septembro 1882.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vilmos Knöpfler komencis siajn medicinajn studojn en Vieno kaj diplomiĝis en Peŝto. Pli poste li faris studvojaĝon eksterlande, reveninte li estis ĉefkuracisto en 1841 de departemento Hunyad, pli poste ŝtata kuracisto pri minado. En 1850 li iĝis ĉefkuracisto de Sikullando kaj loksidiĝis en Marosvásárhely. En 1875 kaj ankoraŭ dufoje oni elektis lin landkunvena deputito. Al lia inicio konstruiĝis en 1882 la malsanulejo de Marosvásárhely.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Természettudomány és gyakorlati élet (Pest, 1863);
  • Az élet és az ember (Marosvásárhely, 1871);
  • A marosvásárhelyi országos kórház alapításának és fejlődésének rövid vázlata (Marosvásárhely, 1882).

Fonto[redakti | redakti fonton]