Vilmos Sághy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilmos Sághy
Persona informo
Naskiĝo 9-an de januaro 1922 (1922-01-09)
en Győrzámoly
Morto 15-an de aŭgusto 1999 (1999-08-15) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj Esperantohungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Agrikultura Universitato (Gödöllő) vd
Partio Partio de Hungaraj LaboristojHungara Socialista Laborista Partio vd
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikistoesperantisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vilmos Sághy [vilmoŝ ŝAgi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sághy Vilmos estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, ekonomikisto, profesoro. Li estis prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio inter 1986-1990.

Vilmos Sághy [1] naskiĝis la 9-an de januaro 1922 en Győrzámoly. Li mortis la 15-an de aŭgusto 1999 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vilmos Sághy laboris ekde 1942 en bieno, sed en la sekva jaro li soldatiĝis. Li estis militkaptisto inter 1945 kaj 1948 en Sovetunio. Hejmenveninta li laboris en la industrio, dume li frekventis ekonomian akademion. En 1952 li ricevis partian postenon. Inter 1954 kaj 1957 (ankaŭ en 1963, fine inter 1967 kaj 1976) li estis subministro. En 1962 li akiris pli novan diplomon en altlernejo de Gödöllő. Inter 1976 kaj 1982 li estis ministro pri enlanda komerco en Kabineto Lázár, poste li pensiuliĝis. Li estis ankaŭ titulara profesoro.

Liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • A mezőgazdasági ár- és felvásárláspolitika (1963)
  • A mezőgazdasági termelés irányításának gazdaságpolitikai eszközei (1963)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.