Vilmos Schulek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 08:38, 27 nov. 2013 farita de Crosstor (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Vilmos Schulek [vilmoŝ ŝulek], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Schulek Vilmos estis hungara kuracisto pri okuloj, profesoro, membro (korespondanta en 1889, ordinara en 1902) de Hungara Scienca Akademio. Lia frato estis arkitekto Frigyes Schulek.

Vilmos Schulek

Vilmos Schulek [1] naskiĝis la 21-an de aprilo 1843 en Pest (urbo). Li mortis la 13-an de marto 1905 en Budapeŝto.

Biografio

Vilmos Schulek frekventis universitatojn en Vieno kaj Budapeŝto ricevinta diplomon en 1868. Li plulernis en Berlino, Parizo, Londono, Utrecht. Inter 1870-1872 li kuracadis en Vieno, poste li ekinstruis en Universitato Kolozsvár, poste en Universitato de Budapeŝto jam kiel katedrestro. En la studjaro 1890 li estis rektoro. Tiutempe li estis la plej fama kirurgo pri la okuloj en Hungario. Li estis nomita titulara ministeria konsilanto en 1897.

Verkaro (elekto)

  • A nézésről munkálkodás közben (Pri la rigardo dum laboro), (1881)
  • A szembogár szükítőnek kiszabadítása (Sphincterolisis anterior) (1892)
  • Ungarische Beiträge zur Augenheilkunde I–III (1895–1903)
  • A szempár közös működését bizonyító kísérletek (1904)

Fontoj