Vilmos Totik

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vilmos TOTIK [vilmoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Totik Vilmos estas hungara matematikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1993, ordinara en 2001) de Hungara Scienca Akademio.

Vilmos Totik [1] naskiĝis la 8-an de marto 1954 en Mosonmagyaróvár.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vilmos Totik frekventis universitaton en Szeged inter 1973-1978. Post la diplomo ki eklaboris en la universitata matematika instituto. En la studjaro 1986 li estis vicdekano. Li doktoriĝis en 1987 antaŭ la akademio. Li profesoriĝis kaj samtempe li iĝis katedrestro en 1988. En la studjaro 1989 li instruis en universitato en Florido. Li partoprenas en redaktado de fakrevuoj, ekzemple Journal of Approximation Theory. Li ricevis hungarajn premiojn inter 1979-2012, krome usonan premion en 2000.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Logarithmic Potentials iwth External Fields (1979, 1997)
  • Approximáció pozitív operátorokkal (1986)
  • Halmazelméleti feladatok és tételek (1997)
  • Metric Properties of Harmonic Measures (2006)

Fontoj[redakti | redakti fonton]