Vilmos Vajna
VAJNA Vilmos estis hungara dentkuracisto. Li naskiĝis la 31-an de decembro 1854 en Deĵo kaj mortis la 18-an de aprilo 1932 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Vilmos Vajna faris siajn medicinstudojn en Vieno kaj Koloĵvaro. Lia kariero komenciĝis kiel profesorasistanto en la kliniko pri haŭto en Koloĵvaro. En 1890 li iĝis privatprofesoro pri dentkuracado; ekde 1894 li faris privatpraktikon en Budapeŝto. Li inventis plurajn ilojn por dentkuracado (la Vajna-speca levigilo de dentradiko, radikvastigilo, levigilo ktp.).
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Magyar Életrajzi Lexikon