Vilmos Zlamál

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilmos Zlamál
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1803 (1803-06-21)
en Mořice
Morto 11-an de novembro 1886 (1886-11-11) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj ĉeĥagermanahungaraitalafrancalatina
Okupo
Okupo kuracistobestokuracisto • universitata instruisto
vdr

Vilmos Zlamál [vilmoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zlamál Vilmos estis moraviana-hungara kuracisto, bestkuracisto, profesoro, membro (korespondanta en 1864) de Hungara Scienca Akademio. Lia nobela antaŭnomo estis morvai ekde 1881.

Vilmos Zlamál [1] naskiĝis la 21-an de junio 1803 en Moravio en Morsitz. Li mortis la 11-an de novembro 1886 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vilmos Zlamál lernis precipe en Vieno, kie li akiris medicinan diplomo en 1830. En la sekva jaro li iĝis armeo kuracisto en Galicio. Inter 1833-1835 li plulernis en Vieno por esti bestkuracisto. En 1838 li ricevis la postenon tutlanda bestkuracisto de Hungarlando. Li lernis hungare kaj en 1841 li jam instruis hungare en la bestkuracista instituto. Li apogis la hungaran revolucion en 1848. Post 2 jaroj li atingis la instruan rangon publika ordinara profesoro. Inter 1867-1874 li laboris en la jam sendependa ministerio. Li pensiuliĝis en 1881.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A keleti marhavész (százrétű aszály), több évi szigorú vizsgálatok és számos tapasztalatok után (1841)
  • Különös kór- és gyógytan a házi állatok belső betegségeiről (1853)
  • A keleti marhavész (1862)
  • Részletes állatkór- s gyógytan, különös tekintettel a járványos kórokra s az állatorvosi rendészetre (1877)

Fontoj[redakti | redakti fonton]