Vilmos Zsigmond

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vilmos ZSIGMOND [vilmoŝ ĵigmond], hungare Zsigmond Vilmos estas hungara-usona kameraisto.

Vilmos Zsigmond 2008

Li naskiĝis en Szeged, en la 16-a de junio 1930.

Vivo

Li finlernis la ĉeflernejon pri filmo en Budapeŝto en 1955. Li fotadis eventojn de la revolucio en 1956, poste kune kun la filmoj rifuĝis al Usono. Dank' al tio la tuta mondo konatiĝis kun tiuj filmoj. En 1990 Zsigmond resendis tiujn filmojn al la jam demokratia Hungario.

En 1962 li ricevis ŝtatanecon de Usono kaj li ricevis taskojn en la usona filmado. Li portis eŭropecan vidmanieron en la usonan filmon. Li komence laboris kun Peter Fonda, poste kun Robert Altman kaj Steven Spielberg. En 1978 li ricevis Oskar-premion. En la 21-a jarcento li elektis hungarajn temojn: en 2001 "Banuso Bánk (bamuso)", en 2006 "Trua flago" (pri la hungara revolucio).

En Szeged kinejo portas la nomon Zsigmond Vilmos.

Fontoj

  • Hungara Vikipedio