Vilmos Zsolnay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilmos Zsolnay
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1828 (1828-04-19)
en Pécs
Morto 23-an de marto 1900 (1900-03-23) (71-jaraĝa)
en Pécs
Tombo Maŭzoleo Zsolnay
Ŝtataneco Hungario
Parencoj László Mattyasovszky Zsolnay
Okupo
Okupo ceramikisto • entreprenisto
vdr

Vilmos Zsolnay [vilmoŝ ĵolnai], hungare Zsolnay Vilmos estis hungara ceramikisto, konata produktanto de artaj porcelanoj. Lia nepo estis László Mattyasovszky-Zsolnay.

Vilmos Zsolnay

Vilmos Zsolnay naskiĝis la 19-an de aprilo 1828 en Pécs. Li mortis la 23-an de marto 1900 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vilmos Zsolnay daŭrigis profesion de la familio, li transprenis la uzinon en 1853, kiu produktis argilaĵojn. Li konstante strebis unuparte trovi pli novajn materiojn (porcelano-fajenco, pirogranito, eozino), aliparte la produktaĵoj havu ankaŭ artajn formojn, tial li dungis ankaŭ industriartistojn. Ekde 1873 li daŭre havis sukcesojn en ekspozicioj, ankaŭ eksterlande. En 1878 en mondekspozicio de Parizo li ricevis premion "Grand prix". En 1889 kune kun Ödön Lechner studis la ceramikojn en Britio. En sia vivo liaj produkataĵoj estis videblaj ne nur en Pécs (ĉefpoŝto, ornama puto), sed ankaŭ en aliaj urboj.

Lia uzino ankaŭ nun produktadas. Pri lia vivo aperis filmo kaj romano. En Pécs muzeo prezentas la plej belajn produktaĵojn, krome butiko "eozin" funkcias. La ornama puto estas unu el la simboloj de Pécs. Turisma allogaĵo estas maŭzoleo Zsolnay. Li estis ankaŭ framasono, la loĝio de Pécs prenis la nomon Zsolnay [1] Arkivigite je 2011-10-06 per la retarkivo Wayback Machine.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Busto de Vilmos Zsolnay