Subdistrikta komunumo Vilnius
subdistrikta komunumo Vilnius | |
Bazaj datumoj | |
---|---|
Ŝtato: | Litovio |
Distrikto: | Vilnius (Vilno) |
Subdistrikta Komunumo: | Vilnius |
nombro de enloĝantoj: | 88 500 (komunumo, stato 2005) |
areo (komunumo): | ĉ. 2 129 km² |
internacia telefona prefikso: | (+370) 5 |
La subdistrikta komunumo (rajono savivaldybė) Vilnius situas en la oriento de Litovio. Ĝi apartenas al la distrikto Vilnius (Vilno), kaj preskaŭ komplete ĉirkaŭas la nacian kaj distriktan ĉefurbon Vilno. Dum la jaro 2005, la komunumo havis 88 500 enloĝantojn.
Demografio
La subdistrikta komunumo Vilnisu estas la etne plej miksita de Litovio. Inter la enloĝantoj proksimume 61% estas poloj, 22% litovoj, 8% rusoj, 4% baltarusoj kaj pliaj 5% aliaj.
La plej grandaj loĝlokoj de la subdistrikto (inter krampoj la nombro de enloĝantoj laŭ stato de 2001) estas:
- Nemenčinė (5892)
- Skaidiškės (4457)
- Rudamina (3937)
- Pagiriai (3929)
- Nemėžis (2601)
- Valčiūnai (2089)
- Kalveliai (1848)
- Juodšiliai (1844)
- Avižieniai (1695)
- Maišiagala (1634)
Ĝemelaj urboj
Interalie partnerurbo de Nemenčinė estas pola urbo Ełk (legu: Eŭk)