Vilonya
El Vikipedio
Vilonya [vilonja] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Veszprém.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 14 km²
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.1095/18.0661
- Loĝantaro: 650
- Poŝtkodo: 8194
- Telefonprefikso: 88
Situo [redakti]
La vilaĝo situas sur deklivoj sub monto 253 m-ojn alta, laŭ rojo nomata Séd [ŝEd], laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Lepsény-Veszprém. Berhida troviĝas 6, Balatono 7, Veszprém 15, Enying 30 km-ojn.
Historio [redakti]
La unua mencio devenis el 1369. Vilaĝservo estas poŝto.
Vidindaĵoj [redakti]
- mezepoka, (nun) kalvinana preĝejo, la 32 m-ojn alta turo en 1796 alkonstruiĝis
- paroĥo el la 14-a jarcento, en 1911 trakonstruita
- lerneja romkatolika kapelo omaĝe al Laborista Sankta Jozefo
- akvomuelejo el la 16-a jarcento