Vilém Werner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilém Werner
Persona informo
Naskiĝo 8-an de decembro 1892 (1892-12-08)
en Vieno
Morto 22-an de majo 1966 (1966-05-22) (73-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Profesio
Alia nomo Vilém Čermák • V. V. Čermák vd
Okupo verkistodramaturgo • dramaturgo • filma scenaristo vd
Laborkampo literaturodramo • radio dramaturgy • kina scenverkado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vilém Werner (naskiĝis la 8-an de decembro 1892 en Vieno, Aŭstrio - mortis la 22-an de majo 1966 en Prago, Ĉeĥoslovakio) estis ĉeĥa verkisto, kies teatraĵo Homoj sur Flosglacio estis tre populara, filmita kaj ankaŭ esperantigita.

Werner pasigis infanaĝon en Vieno, studis en gimnazio en Prago, sed ne finis ĝin. Laboris en eldonejo, en gren-oficejo dum la unua mondmilito (1916-1917), en slovaka gren-oficejo (1918-1923), direktoris firmaon distribuantan ĵurnalojn, iĝis sekretario de Pragaj Urbaj Teatroj (1928-1932), dramaturgo de Ĉeĥoslovaka Radio (1933-1941). Post la milito oni ne permesis al li publikigi, li nur rajtis labori kiel ekonomiisto de Teatro Jiří Wolker en Prago.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Choulostivá situace (Tikla situacio, 1925)
  • Pod stromem zapovězeným (Sub arbo malpermesita, 1926)
  • Zkáza (Pereo, 1927)
  • Lázně Zázračná Voda (Banurbo Mirakla Akvo, 1928)
  • Srdce na uzdě (Bridita koro, 1928)
  • Rekovný Honza (Heroa Joĉjo, 1929)
  • Kuli (1929)
  • Todo je outsider (Todo estas senŝanculo, 1930)
  • Láska je problém ožehavý (Amo estas problemo tiklega, 1930)
  • Právo na hřích (Rajto peki, 1931)
  • Komediant Hermilín (Komedianto Ermeno, 1932)
  • Labyrint přátelství (Labirinto de geedzeco, 1934)
  • Zuzana hraje vabank (Susana ludas pri ĉio, 1934)
  • Medvědí tanec (Ursa danco, 1936)
  • Lidé na kře (Homoj sur flosglacio, 1936)
  • Noví lidé (Novaj homoj, 1939)
  • Štěstí je umění (Feliĉo estas arto, 1940)
  • Červený mlýn (Ruĝa muelejo, 1940)
  • Půlnoční slunce (Noktomeza suno, 1941)
  • Sedí rybář u vody (Sidas fiŝisto ĉe akvo, 1942)
  • Život je samý zázrak (La vivo estas mirakloplena, 1944)
  • Chodí houbař po lese (Promenas fungoserĉanto tra arbaro, 1947)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Homoj sur Flosglacio, (tr. Moraviaj Esperanto Pioniroj)