Vim (programo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vim

Programisto Bram Moolenaar kaj aliuloj
Lasta stabila versio 7.4
(10-a de aŭgusto 2013)
Operaciumo Vindozo, Mac OS, AmigaOS, OS/2, Linukso, Unikso, OpenVMS
Programlingvo C, Vimscript
Programtipo Tekstoprilaborilo
Permesilo GPL-kongrua karitata programo
Retejo www.vim.org
vdr

Vim, kiu signifas Vi IMproved (vi plibonigita), estas publikfonta plurplatforma tekstoredaktilo.

De post kiam Bram Moolenaar unue eldonis ĝin en la jaro 1991, Vim akiris milojn da kapablaĵoj; multaj el ili estas speciale utilaj por redakti programkodon. Vim, origine farita kiel imito de vi por Amiga,[1] estas havebla nun ankaŭ por multaj operaciumoj, inter ili Unix-ecaj operaciumoj, Windows, MS-DOS, OS/2 kaj OS X.[1] Ĝi povas funkcii en konzolo aŭ kun grafika uzantinterfaco por Windows, la Fenestra Sistemo X, aŭ OS X.

Interfaco

La interfaco de Vim, kiel ankaŭ jam de vi, estas ofte nomata "moda". Kontraŭe al plej multaj tekstoredaktiloj, kie klavopremoj enmetas tekston kaj por movi la tajpmontrilon, forigi partojn de tekstoj, kopii, alglui kaj similaj komandoj oni uzas klavkombinojn aŭ specialajn klavojn, en Vim premoj de literaj klavoj normale kurigas iun komandon. Ekzemple, oni povas movi la tajpmontrilon per la klavoj "h" (maldekstren), "j" (suben), "k" (supren) kaj "l" (dekstren), forigi la nunan linion per "dd", aŭ enmeti tekston premante "i", tajpante la deziratan tekston kaj poste premante la eskapan klavon. La modo, en kiu oni troviĝas post tia premo de "i" (aŭ aliaj klavoj, kiuj ekzemple antaŭe movas la tajpmontrilon aliloken), nomiĝas "eniga modo". Aliaj modoj estas la vida modo (enirebla per "v", "V" aŭ stirklavo-v), per kiu oni elektas tekston, kaj la komanda modo (enirebla per ":"), kiu disponigas kelkajn specialajn komandojn ekzemple por konservi la dosieron aŭ anstataŭigi regulajn esprimojn.

Ĉefaj kapabloj de Vim, kaj plibonigoj kompare kun vi

Referencoj

Eksteraj retpaĝoj

Ŝablono:LigoElstara