Vințu de Jos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vințu de Jos
Komunuma sidejo
Lando Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Distrikto Alba
Alinome Alvinc (hungare), Winzendorf (germane)
Iama hungara departemento Alsó-Fehér
Situo 45° 59′ N, 23° 30′ O45.98888888888923.5025Koordinatoj: 45° 59′ N, 23° 30′ O
Vințu de Jos (Rumanio)
DMS
Red pog.svg
Alto super maro 217 m
Poŝtkodo 517875
Loĝantaro 5 295 (2002; 3 278 en la vilaĝo)
v  d  r
Information icon.svg
Situo en distrikto Alba

Vințu de Jos [vincu de ĵos] (hungare: Alvinc, germane: Winzendorf, pli malfrue Unter-Wintz, latine: Binstum) estas komunumo en Rumanio sudokcidente de Alba Iulia. Ĝi estas fervoja nodo. La fervoja stacio de Vințu de Jos situas ĉe la norda parto el la du ĉefaj linioj inter Bukareŝto kaj Arad kaj ligas ĝin al Sibiu. Administre al ĝi apartenas Inuri, Dealu Ferului, Gura Cutului, Hategana, Valea Vințului, Vurpăr.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia unua dokumenta mencio estas el 1205 (laŭ aliaj: 1248). Ĝi estis fondita de saksoj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Alsó-Fehér vármegye). En la iama palaco de Gabrielo Bethlen estis ligna baldakeno pentrita ĉ. 1620 verŝajne de János Egerházi Mezőbándi. Ĝi pereis.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 1910 ĝi havis 4 192 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 5 232.

Historimonumentoj[redakti | redakti fonton]

Proksime de Vințu de Jos estas la ruinoj de iama dominikana monaĥejo, ekkonstruita en la 14-a jarcento. En la 16-a jarcento Nikolao Kocsárdy transformis ĝin al sekulara kastelo. En tiu kastelo estis mortigita Georgo Martinuzzi.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]