Vinbero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vinberoj sur vito

Vinbero, uvo (el la latina Ūva) aŭ traŭbo (el la germana Traube) estas bero rikoltata de vito el la familio Vitacoj. Ĝi estas ofte uzata por suko, vino, ĵeleo, sekvinberoj, aŭ manĝebla krude. Vinberoj konsistigas proksime 50% de ĉiu frukto kreskata en la mondo.

Uzataj specioj[redakti | redakti fonton]

Vinberoj por la homa konsumado estas normale nur la fruktoj de Vitis vinifera, planto kultivita ĉirkaŭ la Mediteraneo ekde antaŭ miloj da jaroj. Nuntempe, tiu specio estas kultivata en pluraj landoj kun taŭga klimato, ekzemple Kalifornio kaj Aŭstralio.

Multe gravas tamen ankaŭ alia specio, Vitis labrusca, kiu nature kreskas nur en Nordameriko. Preskaŭ ĉiuj la vitoj kultivataj estas plantoj de Vitis vinifera greftitaj sur Vitis labrusca, ĉar la unua produktas pli bonajn fruktojn sed la dua pli bone kontraŭstaras plurajn malsanojn. La beroj de Vitis labrusca, kvankam malpli bongustaj ol tiuj de Vitis vinifera, estas manĝeblaj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La vito (aŭ vinberujo) estas grimpoplanto: la radikoj estas en la tero, sed la trunko ne kreskas rekte, tamen sin apogas sur iu subtenanto, natura aŭ artefarita. La vito ne estas parazita, ĉar ĝi ne elprenas sukojn aŭ nutraĵon el la subtenanto.

La folioj estas grandaj, manformaj, vintre falantaj.

La floroj estas malgrandaj, verdaj aŭ flavaj, kunigataj en floraroj, kiuj poste naskas fruktarojn. Ofte oni nomas tiujn arojn "grapoloj", sed la vera grapolo estas pli simpla; science ĉe Vitis estas tirsoj (grapoloj de cumetoj).

La fruktoj estas beroj, kun blua, ruĝa aŭ verda ŝelo (eĉ preskaŭ nigra aŭ preskaŭ blanka).

Koloroj de vinberoj
Tre malhelaj, preskaŭ nigraj
Bluaj
Ruĝaj
Helaj
Verdaj

Produktado[redakti | redakti fonton]

La produktado de vinberoj en la tuta mondo dum 2012 estis, laŭ FAO[1] de 67 milionoj da tunoj (35% en Eŭropo, 33% en Azio, 23% en Ameriko). Ĉinio produktis preskaŭ 10 Mt, Usono ĉirkaŭ 6.7, Italio ĉ. 5.8, Francio ĉ. 5.3.

La produktado de vinberoj malrapide kreskis dum la lastaj jaroj. Antaŭ 20 jaroj, la monda produktado estis ĉirkaŭ 60 milionoj da tunoj. Tamen, la listo de la plej gravaj produktantaj landoj ege ŝanĝis: en 1992 Italio estis la unua produktanto, Eŭropo produktis pli ol 50% de vinberoj tutmonde kaj Ĉinio produktis nur la dekonon de sia nuntempa produktado.

Vinberoj estas kultivataj nur en regionoj kun klimato mediteranea aŭ modere varma. La planto toleras vintre temperaturojn ĉirkaŭ ĝis -15°C, sed dum la printempo la temperaturo ne devas fali sub -5°C, kaj la varma sezono devas daŭri sufiĉe longe[2][3]. Tamen, la eltenkapablo dependas de la kulturvario.

Kelkaj vinberejoj
Vidu ankaŭ la voĉon "vinkultivado"


Konsumado[redakti | redakti fonton]

Vinberoj estas konsumataj en du ĉefaj manieroj:

  • krude, kiel freŝaj fruktoj;
  • post aparta prilaborado, kiel vino.

Pli malofte, vinberoj estas konsumataj alimaniere:

Ankaŭ la plej kutima vinagro kaj iuj likvoroj devenas de vinberoj, kvankam nerekte (pere de vino).

Ekzemploj de uzo de vinberoj
Recepto kun freŝaj vinberoj
Vinbareloj en toskana kelo
Sekvinberoj
Tri tipoj de vinberaj vinagroj
Vinbera suko (tre simila al vino!)


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  1. FAOSTAT angle,france,hispane
  2. Istruzione Agraria Online - Vite - Vitis vinifera L. itale
  3. Iowa State University - Cold Climate Cultivars angle

Ankaŭ vidu[redakti | redakti fonton]