Vince Borbás

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BORBÁS Vince [pr. borba:ŝ] estis hungara botanikisto naskiĝinta en Ipolylitke la 29-an de julio 1844 kaj mortinta en Koloĵvaro la 7-an de julio 1905.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Vince Borbás studis en Budapeŝto kaj ekde 1871 li estis asistanto pri botaniko en la Universitato Budapeŝto. Inter 1872 kaj 1902 li instruis en la ĉefreala lernejo de Budapeŝto. Ekde 1898 li iĝis titolita eksterordinara profesoro. En la lernojaro 1874–75 li laboris en Berlino ĉe Alexander Braun kaj en Innsbruck ĉe Anton Kerner. Ekde 1902 li iĝis profesoro pri plantsistematiko de la Universitato Koloĵvaro kaj direktoro de la Botanika Ĝardeno de Cluj-Napoca. Inter 1870 kaj 1905 li publikis 874 studojn, priskibis kvazaŭ 2000 plantojn kaj donis nomojn al ili.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon