Vince Tóth

El Vikipedio, la libera enciklopedio

TÓTH Vince [tot] (naskiĝis la 22-an de julio 1894 en Sümeg) estis hungara esperantisto, doktoro de la juro kaj polickapitano. Li estis ekspertizisto i. a. pri Esperantaj aferoj en la politika sekcio de Budapeŝta Ĉefkapitanejo, polickapitano en la urbo Ungvár (1939-1944) kaj policisto ankaŭ post la dua mondmilito.

Li estis esperantisto ekde 1910. Liaj tradukoj aperis en Esperanto-revuoj kaj en la polica fakrevuo Magyar Rendőr. Dum kelkaj jaroj li laboris por Esperanto ĉe la hungara polico, eĉ organizis kurson al policistoj. Li gvidis la HEI, aranĝis la administracion de Literatura Mondo en 1924-26, kunlaboris por la aperigo de La Tragedio de l' Homo (Imre Madách) kaj tradukis la Kriminologion de Rusztem Vámbéry 1928. Lia Vortaro de oficialaj radikvortoj de Esperanto aperis en kvar eldonoj (1923-1937). Por apogi la eldon-agadon en la dudekaj jaroj li organizis Hungaran Esperanto-Instituton kaj financis la unuan periodon de Literatura Mondo.

Distingita per Jubilea Stelo (arĝenta) de Varsovia Jubilea Kongreso, pro Pionira Agado (1937). Li estis de Hungarlanda Esperanto-Societo sekretario 1923-1924; de Hungara Katolika Esperanto-Societo oficestro 1938-1940 kaj prokuroro 1941-1942; de Hungara Esperanto-Federacio komitatano 1938-1939 kaj direkciano 1939-1942; de IEL fakdelegito pri polico en Budapeŝto 1937-1939, 1946 kaj delegito en Ungvár 1940-1941; de UEA fakdelegito pri polico kaj filatelio en Budapeŝto 1947-1951, 1956-1977.