Vincent Auriol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vincent Auriol

Vincento Aŭriolo (france: Vincent Auriol), naskita la 27an de aŭgusto 1884 en Revelo (Supra-Garonio) kaj mortinta la 1an de januaro 1966 en Parizo, estas francia ŝtatulo.

Socialista ministro pri Financoj, de 1936 ĝis 1937, en la kabineto de la Popola Fronto gvidita de Leono Blumo, poste ministro pri Justico de 1937 ĝis 1938 en la kabineto de Kamilo Ĉautempo, li okupas etdaŭran ministrejon taskitan pri Kunordigado de la ministrejaj servoj al prezidado de la Konsilio en 1938, en la dua kabineto de sia amiko Leono Blumo.

Prezidanto de la Konstitua Asembleo en 1946, poste de la Deputita Parlamento de decembro 1946 ĝis januaro 1947, Aŭriolo estas elektita prezidanto de la franca Respubliko; li estas la unua, kiu okupas ĉi postenon dum la 4a Respubliko. Li ne renovigas sian jarsepon.

Citaĵo[redakti | redakti fonton]

" Kiel la homa nacio altiĝas super la provincojn diversajn kaj variajn, la homa nacio devas devas altiĝi kaj organiziĝi super la naciojn sendependajn kaj asociitajn. La principoj de la homa organizaĵo devas esti samaj kiel tiuj de nacia organizaĵo. Ili estas la principoj de demokratio: libereco, egaleco, frateco."

(Prelego en Alĝero, la 25an de julio 1944)

Vincento Aŭriolo kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Parizo troviĝas bulvardo Vincento-Aŭriolo, en la 13a kvartalo, ĉe kies numeroj 132-134 situas la sidejo de SAT-Amikaro, asocio de franclingvaj laboristoj esperantistaj.