Vincent Cespedes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vincent Cespedes

Vincent Cespedes (nask. 14-an de septembro 1973 en Aubervilliers, Francio), estas filozofo kaj franclingva verkisto.

Li estas aŭtoro de eseoj pri diversaj temoj, kaj li publikigis romanon en 2004 pri rasistaj antaŭjuĝoj, tutafrikismo[1] kaj pri la senegala historiisto kaj antropologo Ĉeiĥ Anta Diop. Li estas ankaŭ pentristo[2], pianisto kaj komponisto.

Li regule intervenas en debatoj pri socio, kaj li prelegas en la tuta mondo (Italio, Finnlando, Alĝerio, Tunizio, Vjetnamio, ktp.[3])

Jam de 2008, li estas direktoro de la kolekto, kiun li kreis ĉe la eldonejo Larousse : “Philosopher“ (Filozofi). Li aperas en la “Nova Gvardio“, t.e. klasifiko, kiun faras la semajngazeto "Le Nouvel Observateur" el la “50 steluloj de la penso“ [4].

Verkaro

Romano
  • "Maraboutés". Parizo : Fayard.[5]
Eseoj
  • "I Loft You". Parizo : Mille et Une Nuits (filio de Fayard). Lia unua libro pri la "TV-realeco". 120 p. 2001.
  • "La Cerise sur le béton — Violences urbaines et libéralisme sauvage"(La ĉerizo sur la betono — Urbaj perfortaĵoj kaj sovaĝa liberalismo). Parizo : Flammarion. 2002, reeld. 2005.
  • "Sinistrose — Pour une renaissance du politique" (Sinistra malsano — por politika renaskiĝo). Parizo : Flammarion. 2002. Pri la 21a de aprilo 2002, kiam 5 milionoj da francoj voĉdonis por ekstremdekstra kandidato al prezidenteco.
  • "Je t'aime — Une autre politique de l'amour" (Mi amas vin — Alia politiko pri amo). Parizo : Flammarion. 2003.
  • "Mélangeons-nous — Enquête sur l'alchimie humaine" (Ni mikisĝu — Enketo pri la homa alkemio). Parizo : Maren Sell.[6]. 2006.
  • "Mot pour mot — Kel ortograf pr 2m1 ?" (Laŭvorte — Kia ortograf pr 2m1). Parizo : Flammarion. 2007. Romaneca dialogo pri la franca ortografio kaj ties simpligo.
  • "Mai 68 — La philosophie est dans la rue !" (Majo 1968 — Filozofio estas surstrate). Parizo : Larousse, kol. “Philosopher“. (Filozofi)[7]].
Inicado
  • "Contre-Dico philosophique" (Filozofia kontraŭvortaro). Tuluzo : Milan. 2006.
  • "Tous philosophes ! 40 invitations à philosopher" ([Ni estu] ĉiuj filozofoj ! 40 invitoj al filozofado). Parizo : Albin Michel. 2008.
  • "J'aime, donc je suis. À la découverte de votre philosophie amoureuse" (Mi amas, do mi estas. Je la malkovro de via ama filozofio). Parizo : Larousse. Libertempa filozofia kajero pri amo. 2009.
Konkursoj
  • "Concours de professeur des écoles. Dossiers d'entretien". Parizo : Vuibert, reeld. 2000.
Instrumenta Album (muziko)

Vincent Cespedes kaj Esperanto

Vincent Cespedes plurfoje esprimiĝis favore al Esperanto. Li sciigis al Henri Masson, la 5an de junio 2009, ke li legis kaj aprezis la biografion de Zamenhof, kiun li kunverkis kun René Centassi : "L'homme qui a défié Babel.

En sia libro "La Cerise sur le béton"[8], li dediĉis plurajn paĝojn al la Internacia lingvo (p. 206 ĝis 216). Li opinias ke Esperanto estas instruenda en ĉiuj lernejoj de Eŭropa Unio. Li prezentas ĝin ne nur kiel lingvon, sed ankaŭ kiel rimedon por "rezisti al invado de la liberala-totalisma psiko".

Notoj

  1. Panafrikanismo estas difinebla kiel politika kaj kultura movado, kiu celas kunigi la afrikanojn en kaj ekster Afriko por regeneri Afrikon kaj por kuraĝigi senton de solidareco inter la afrikaj loĝantaroj. Panafrikanismo glorigas la pasintecon de Afriko kaj encerbigas fierecon per la afrikaj valoroj.
  2. La kovriloj de liaj libroj "La Cerise sur le béton" kaj de "Je t'aime" (eld. Flammarion) estas eltiraĵoj el liaj oleoprentraĵoj fiksitaj sub vitro, respektive : Hinterglasmalerei XI (2001) et Illaboration (2001).
  3. Kalendaro de liaj prelegoj kaj mediataj intervenoj aperas sur la retejo de la aŭtoro.
  4. "Le Nouvel Observateur", 9-16an de oktobro 2008 : “Vincent Cespedes kondamnis i.a. la brutigon de la junularo per la “TV-realeco“, kaj ankaŭ la tromediatigon de la urbaj perfortaj agoj, kiu, laŭ li, respondecas pri la dekstriĝo de socio terurita. »
  5. Kelkaj paĝoj estas rete legeblaj ĉe http://www.vincentcespedes.net/fr/bibliographie/maraboutes.php La aŭtoro celas diskonigi kaj disvastigi ĝenajn tezojn de Cheik Anta Diop, kiun la blankaj bonopiniaj kaj bonpotencaj historiistoj flankenpuŝas.
  6. raporto pri legado fare de Mona Chollet.
  7. http://larecherche.typepad.fr/le_blog_des_livres/2008/04/mai-68-la-philo.html compte-rendu de lecture dans "La Recherche". Raporto pri legado el la scienca revuo "La Recherche" rete legebla en la franca ĉe http://www.osezphilosopher.fr/flip-pages/Mai68/.
  8. "La Cerise sur le béton"

Eksteraj ligiloj