Vindiciae contra tyrannos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Vindiciae contra tyrannos estas libro pri politika teorio, skribita en latina lingvo, okaze de la debatoj igitaj de la Protestantisma Reformo kaj Religio-militoj, sed kiu atingis konkludojn tute ĝeneralaj, kaj kiuj markas gravan etapon en la disvolviĝo de politikaj ideoj pri socia kontrakto pravigo (aŭ malpravigo) de la ŝtata povo kaj demokratio. Ĝiaj aŭtoroj estas laudire la du francoj Philippe Duplessis-Mornay (1549-1623) kaj Hubert Languet (1518-1581); ĝi estis unuafoje eldonita en Amsterdamo far Valckenier en 1660.

Listo de la demandoj pristuditaj en la libro:

  • unua demando: Ĉu la regatoj devigitas obei je la regantoj?
    • La interkonsento inter Dio kaj reĝoj.
  • Dua demando:Ĉu estas rajta rezisti je reganto, kiu malobservas la leĝo de Dio?
    • ĉu la privatuloj rajtas rezisti armile
    • ĉu rajtas preni armilojn pro religio

Tria demando:

    • reĝojn faras la popolo
    • la plena korpo popola staras super la reĝo
    • asembleo de la tri sociaj "statoj"
    • ĉu paso de tempo forsvenigas la popolan rajton
    • kiucele reĝoj kreitas
    • de la popolo reĝoj ricevas la leĝojn
    • ĉu la reganto rajtas fari novajn leĝojn
    • ĉu la regantoj hava povon pri vivo kaj morto super siaj ragatoj
    • ĉu reĝo povas pardoni al tiuj, kiujn leĝo kondamnas
    • la regatoj estas la gefratoj de la reĝo kaj ne liaj sklavoj
    • ĉu la posedaĵojn de la popolo posedas la reĝo
    • ĉu la reĝo estas posedanto de la reĝlando
    • ĉu la reĝo estas la fruktouzulo de la reĝlando

Kvara demando:Ĉu la najbaraj regantoj rajtas, aŭ leĝe devas, helpi al la regatoj de aliaj regantoj?


Tiu libro kompreneble entiu epoko renkontis fortan oponon de la ŝtatoj, kaj ĝi estis leĝe bruligita en jaro 1683 pro enteni tiun tezon: "ke se la perleĝaj regantoj iĝas tiranoj, aŭ regas alimaniere ol ili dvus fari pro la leĝoj de dio aŭ de de homo, ili tial perdas sian rajton al sia rego."

Eksteraj ligoj