Vindotuko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Vindotuko, vindaĵovindo estas subvesto kun bonaj likvaĵosorbaj ecoj ĉefe por beboj, sed ankaŭ por malsanuloj, kiuj ne povas regi siajn urinadon kaj/aŭ fekadon.

Specoj[redakti | redakti fonton]

Teksaĵaj vindoj[redakti | redakti fonton]

Oranĝkolora lavebla porbeba vindotuko

Teksaĵaj vindoj estas elfaritaj el teksaĵo - kotono, bambuolino. Ili estas laveblaj kaj refoje uzeblaj.

Unufojaj vindoj[redakti | redakti fonton]

Unufoja vindo

Unufojaj vindoj estas elfarataj el plastaj materialoj kaj estas uzeblaj nur unu fojon.

Specoj laŭ uzantoj[redakti | redakti fonton]

Bebaj vindoj[redakti | redakti fonton]

Beboj ne tute regas siajn urinadon kaj fekadon inter la aĝo de 1,5 ĝis 4 jaroj. En iuj kulturoj ili pro tio ĝis tiam portas vindotukojn en diversaj grandoj. Oni ŝanĝas la vindotukojn proksimume ĉiujn 4 horojn.

Origine, oni uzadis laveblajn ŝtofajn vindotukojn. Pli poste aperis la modernaj vindotukoj kun internaj remburaĵoj, kiuj pli bone sorbas la humidecon. Ĉar tiuj modernaj vindotukoj estas farataj parte el nenaturaj materialoj kaj estas nur unufoje uzeblaj, forĵeteblaj, ili multe poluas la medion. Tial nuntempe pli kaj pli disvastiĝas denove la uzo de laveblaj vindotukoj.

Plenkreskulaj vindoj[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj uzas specialajn vindotukojn, se ili havas urin-retenan aŭ fek-retenan problemon aŭ vivas en ekstremaj cirkonstancoj. Ekzemple Richard Branson uzis vindotukojn dum tritaga ĉirkaŭmonda flugado en 2005 per GlobalFlyer.

Bestaj vindoj[redakti | redakti fonton]

Specialajn vindojn vestas iuj bestoj, ekzemple hundoj por ne malpurigi herbotapiŝon.