Vindozo
Vindozo (de la angla Windows, "fenestroj") estas serio de plurtaskaj operaciumoj produktataj fare de Mikrosofto. Ili plejparte estas destinitaj por personaj komputiloj (PC) ekipitaj per procesoroj Intel-kongruaj; la kombinon de tiu ĉi aparataro kaj de la sistemoj Mikrosofto Vindozo oni iam nomas Vintelo. Vindozo estas la plej vaste uzata operaciumo en la mondo.
La unua versio de Vindozo estis enkondukita en la jaro 1985, kiam ĝi estis nura grafika uzantinterfaco por la tiam populara operaciumo MS-DOS. Ekde tiam aperis pliaj versioj. La unua vere disvastiĝinta estis la versio 3 (1990), ĉe kelkaj malnovaj komputiloj ankoraŭ estas uzata la versio 3.11 (1992). Poste apartiĝis Vindozo NT kiel jam memstara operaciumo, dume Vindozo 95 fariĝis pro la granda progreso ekde la lasta versio grava paŝo antaŭen. Per ĝia plibonigo aperis Vindozo 98, ankoraŭ nun sufiĉe vaste uzata operaciumo. Vindozo 2000 estis daŭrigo de la NT-serio. Kvankam ĝi enhavis kelkajn funkciojn prenitajn de la versioj naŭdekkelkaj, tiuj iĝis sekvitaj per eldono de Vindozo ME. Estis kreita surbaze de Vindozo 2000 en 2001 Vindozo XP; la serio naŭdekkelka estas ne plu disvolvigota. En 2006 estis eldonita Vindozo Vista kaj en 2009 Vindozo 7, nune la plej lasta vindoza operaciumo.
Krome ekzistas ankoraŭ versio Vindozo CE por poŝkomputilo (en la angla 'PDA') kaj aliaj porteblaj aparatoj.
Enhavo |
Versioj de Vindozo
La termino Vindozo signas multajn generaciojn de produktoj kiujn oni povas klasifiki laŭ operaciuma medio:
16-bita medio
Lau fruaj versioj de Vindozo nur estis MS-DOS programoj, kiuj provizis grafikan uzantinterfacon inter la uzanto kaj la suba MS-DOS servoj, kiel servoj aŭ traktiloj por la klavaro, muso, dosiersistemo, kaj printiloj. Vindozo estis supera al MS-DOS, provizante grafikajn servojn, kaj normigante la fasadon de programoj verkitaj por Vindozo, anstataŭante nefacilajn komandliniajn interfacojn. Malsame al MS-DOS, Vindozo havis neprioritatan vicigilon por samtempa plurtaskado de pluraj programoj. Finfine, oni realigis programan sistemon de memor-regado, kiu permesis al la GUI ruligi programojn pli grandajn ol la disponebla memoro, aŭ la 64 k-bita MS-DOS limigo. Ekzemploj inkuzivas Vindozon 1.0 (1985) kaj Vindozon 2.0 (1987).
Hibrida 16/32-bita medio
Vindozo/386 utiligis 32-bitan protektan reĝimon en sia kerno kaj virtuala maŝino. Dum Vindoza seanco, ĝi ebligis virtualajn konektadojn por la disk-adaptilo, videokarto, klavaro, muso, ktp. Tiel, ĝi ebligis plurkaskadon de MS-DOS medioj per interrompa ŝanĝado inter la variaj taskoj. Vindozo 3.0 (1990) kaj Vindozo 3.1 (1992) plibonigis la serion, pro virtuala memoro kaj ŝarĝeblaj peliloj (VxD-oj) kiuj ebligis al multaj programoj uzi la samajn rimedojn. Plej grave, Vindozo ebligis al Vindozaj aplikoj funkcii en speciala sekcio de la memoro, kiu iomete protektis sin mem kaj aliajn programojn. Plie, Mikrosofto ankaŭ rekodis kritikajn operacierojn el C programlingvo al asembla lingvo, kiu malpligrandigis kaj rapidigis la kodon.
16/32-bita operaciumo
Pro la enkonduko de 32-bita dosieratingo en Windows for Workgroups 3.11, Vindozo ebligis finfine eviti DOS por dosiero-administrado. Pro tio, Vindozo 95 enkondukis « Longajn Dosiernomojn » kaj ebligis plenan 32-bitan operacion. MS-DOS tiam estis kunpakigita kun Vindozo, kiu ebligas iom da interoperacio. Tamen, iuj programoj el aliaj firmaoj ne funkciis kun la nova platformo. Ekzemploj el ĉi tiu serio estis Vindozo 95, Vindozo 98, kaj Vindozo ME.
Plena 32-bita operaciumo
Ĉi tiu serio estis farita por firmaecaj komputiloj sen MS-DOS. La unua eldono estis Vindozo NT 3.1 (1993) elektita por samigi la norman Vindozo-version de tiam, kaj superigi la versio-numeron de OS/2 2.1 de IBM. Ekzemploj de ĉi tiu serio estas Vindozo 2000 kaj Vindozo XP.
Sekureco
Dum multaj jaroj sekureco estis (kaj plu estas) grava malforteco de Vindozo. Pro la disvastigata uzado de Vindozo, multaj kodrompistoj celis Vindozajn sistemojn, anstataŭ la pli malofte uzataj operaciumoj kiel Linukso, Unikso, Mac OS X, ktp (kvankam, tiaj sistemoj neniam estas imunaj). Plejparte, ne-Vindozaj operaciumoj estis planitaj por plur-uzantaj kaj retokapablaj medioj, kaj ne havas multajn sekurecajn problemojn. Male, origine oni planis Vindozon por facila uzado sur unu-uzanta PC sen reta konektilo, kaj pro tio, sekurecaj funckioj ne estis enkonstruitaj ekde la komenco.
Iuj opinias, ke Vindozo estas atakita pli ofte ol la aliaj operaciumoj, ĉar ĝi estas la plej domina labortabla operaciumo. Aliaj, ke malbona programa strukturo igas ĝin facila celo. Mikrosofto publike agnoskis ĝiajn sekurecajn problemojn kun Vindozo, frue en ĉi tiu jarcento. Lau ĝia presa deklaro, Mikrosofto nun rigardas sekurecon kiel ĝian plej gravan farendaĵon. Proksimume ĉiumonate Mikrosofto eldonas (rete) sekurecajn flikilojn, kiuj aŭtomate meminstaliĝas, se la uzanto jam ebligis la funkcion Windows Update.
