Vinhistorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vinjunulo ĉe greka simpozio
La dio "Bakĥo" (laŭ la romianoj) aŭ "Dionizo" (laŭ la grekoj). Pentrista de Diego Velázquez.
La vino permesas la sinceran esprimon de sentoj, kaj pro tio ĝi abundas ĉe festoj kaj celebroj.

La historio de vino daŭras dum miloj da jaroj kaj estas proksime interplektita kun la agrikulturhistorio kaj okcidenta civilizo. La unuaj signoj de ĝia kultivado estas en Kartvelio ĉirkaŭ 8000 a.K.[1][2][3], tiam pli ĝeneralaj indicoj baldaŭ estis trovitaj poste en la Proksima Oriento, kie la vito kaj la alkoholaĵo produktita per fermentado de ĝia suko estis gravaj al Mezopotamio, Israelo, kaj Egiptujo kaj al esencaj aspektoj de fenica, greka, kaj romia civilizoj. Multaj el la plej gravaj vin-produktantaj regionoj de Okcidenta Eŭropo kaj regiono de Mediteranea Maro unue estis establitaj dum antikvo kiel grandaj plantejoj.[4] Vinfarada teknologio pliboniĝis konsiderinde dum la tempo de la Romia Imperio: multaj vinbervarietatoj kaj kultivadaj teknikoj estis konataj tiam; la dezajno de la vinpremilo avancis; kaj bareloj estis evoluigitaj por stokado kaj ekspedado de vino.[4]

La ŝanĝita konscio produktita per vino estis konsiderita religia ekde sia origino. La grekoj adoris Dionizon kaj Bakĥon kaj la romianoj organizis lian sekton.[5] Konsumado de rita vino estis parto de juda praktiko ekde bibliaj tempoj kaj, kiel parto de la eŭkaristio oni festas la Lastan Vespermanĝon de Jesuo per rito kiu estas esenca al la kristana religio. Kvankam Islamo teorie malpermesis la produktadon aŭ konsumon de vino, dum ĝia ora epoko, alkemiistoj kiel ekzemple Geber iniciatis la distiladon de vino por medikamentaj kaj industriaj celoj kiaj ekzemple la produktado de parfumo.[6] La turkaj Ujguroj respondecis eĉ pri reenmeto de vinkultivado al Ĉinio de la Dinastio Tang pluen.

Vinproduktado kaj konsumo pliiĝis, burĝonante de la 15-a jarcento pluen kiel parto de eŭropa ekspansio. Malgraŭ la giganta laŭsoatako de 1887 fare de filoksero, moderna scienco kaj teknologio adaptiĝis kaj industria vinproduktado kaj vinkonsumado nun okazas ĉie en la mondo.

Antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

Legendoj de eltrovaĵo[redakti | redakti fonton]

Antikvo[redakti | redakti fonton]

Antikva Egiptio[redakti | redakti fonton]

Fenicio[redakti | redakti fonton]

Antikva Grekio[redakti | redakti fonton]

Antikva Ĉinio[redakti | redakti fonton]

Romia Imperio[redakti | redakti fonton]

Mezepoka periodo[redakti | redakti fonton]

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

Disvastiĝo kaj evoluo en Ameriko[redakti | redakti fonton]

Vitejoj de Cafayate, en la Provinco Salta kie troviĝas la plej altaj vitejoj de la mondo.

En Argentino vino produktiĝas ĉefe kaj tradicie en la provincoj Mendoza, San Juan, Salta, La Rioja, Kordobo, Katamarko kaj en la lastaj jardekoj ekproduktiĝis en la provincoj Neŭkeno, Río Negro, Entre Ríos, Ĉubutio, Bonaero kaj Santa Fe.

La vino estas la nacia trinkaĵo de Argentino[7]. Argentino estas la ĉefa produktanto de vino de Latinameriko kaj la kvina plej granda produktanto el la tuta mondo,[8] same kiel la naŭa eksportanto el la tuta mondo.[9] La kvalito de la vino argentina kreskis senhalte en la lastaj jaorj, akirante terenon en la monda merkato: nur en 2010 la vendado al la ekstero atingis 650 milionojn da usonaj dolaroj, kio estas kresko de 17% rilate al 2009, markante novan historian registron. Tiu eksploda kresko rezultis en la fakto ke Argentino en 2010 anstataŭis Ĉilion kiel ĉefa vendanto de vino en Usono, kiu estas la plej grava merkato en la mondo de vino.[10]

Evoluoj en Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Sudafriko[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]