Vinipego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vinipego (Manitobo))
Vinipego
Fotomontaĵo
urbego • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Devizo: Unum Cum Virtute Multorum
Administrado
Lando  Kanado
Provinco Manitobo
Historia regiono Aniŝinaboj
Parto de Kanadaj Prerioj
Poŝtkodo R2C
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 749 607  (2021) [+]
Loĝdenso 1 670 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 53′ N, 97° 9′ U (mapo)49.883333-97.15Koordinatoj: 49° 53′ N, 97° 9′ U (mapo) [+]
Alto 238 m [+]
Areo 448,92 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-06:00 [+]
Vinipego (Manitobo)
Vinipego (Manitobo)
DEC
Vinipego
Vinipego
Lokigo de Manitobo en Kanado
Situo de Vinipego en Manitobo
Vinipego (Kanado)
Vinipego (Kanado)
DEC
Vinipego
Vinipego
Situo de Vinipego en Manitobo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Winnipeg [+]
vdr
Parlamentejo
Ĉina kvartalo en Vinipego
Kanada muzeo de Homaj rajtoj

Vinipego (angle Winnipeg) estas la ĉefurbo de la provinco Manitobo en Kanado. Ĝi situas en la sudo de la provinco, ĉe la kunfluejo de la Riveroj Ruĝa kaj Asinibojno. Ĝi estas la plej granda urbo de Manitobo kaj la sesa plej granda en Kanado.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la stato de la jaro 2021 en la urbo vivis 749 607 personoj sur areo de 448,92 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 670 loĝantoj/km². La urbanoj konsistigas ĉ. 54% de la loĝantaro de Manitobo. La loĝantaro de Vinipego kreskis je ĉ. 12.000 homoj inter 1996 kaj 2001. Vinipego kreskas je ĉe 0,5 % jare depost 1971, la plejparto de la novaj loĝantoj venis de Azio, Afriko, la ĉirkaŭaj kamparaj distriktoj, kaj indiĝenaj komunumoj. Edmontono kaj Kalgario tamen, iam malpli grandaj kuzoj, kreskis je 3,0 % kaj 4,5 % jare dum la sama periodo, tiel ke ĉiu nun havas loĝantaron de pli ol miliono en sia aglomeraĵo. Vinipego iam estis la trie plej granda urbo de Kanado (ĝis la 1930-aj jaroj), sed ekde la 1970-aj jaroj la kresko de Vinipego malrapidiĝis kaj la urbo falis al sese plej granda urbo en 2004. La Aglomeraĵo Vinipego estas la naŭe plej granda en Kanado, iom malantaŭ tiuj de Kebeko kaj Hamiltono, Ontario.

Laŭ la censo de 2001:

  • 25.7% de la loĝantoj havis malpli ol 20 jarojn
  • 29.4% de la loĝantoj havis inter 20 kaj 39 jaroj
  • 31.6% de la loĝantoj havis inter 40 kaj 64 jaroj
  • 13.3% de la loĝantoj havis pli ol 64 jarojn

Videblaj malplimultojoj[redakti | redakti fonton]

La Kanada Institucio pri Statistiko demandas de responduloj ĉu ili estas indiĝenaj kaj ĉu ili apartenas al videbla minoritato. Publikigitaj informoj por 2001:

  • Sumo de videblaj minoritatoj: 13,4 %, kiel sekvas:
  • Filipina: 4,9 %
  • Sud-Azia: 2,0 %
  • Nigrula: 1,8 %
  • Ĉina: 1,8 %
  • Sudorient-Azia: 0,8 %
  • Latin-Amerika: 0,7 %
  • Japana: 0,3 %
  • Korea: 0,2 %
  • Araba: 0,2 %
  • Okcident-Azia: 0,1 %
  • Aliaj minoritatoj aŭ multoblaj minoritatoj: 0,6 %.
  • Indiĝena: 8,6 % (respondantoj de la censo kiuj pretendas je indiĝena identeco)
  • Ne-indiĝena aŭ ne de videbla minoritato: 78,0 %

Religia aparteno[redakti | redakti fonton]

Religiaj grupoj kun malpli ol 0,5 % da apartenantoj ne listiĝas ĉi tie. Fonto: Kanada Instituto pri Statistiko, censo de 2001

Lingvoj parolataj[redakti | redakti fonton]

La lingvoj plej ofte uzataj de Vinipeganoj estas: la angla (99,0 %), la franca (11,1 %), la germana (4,1 %), la tagaloga (3,8 %), la ukraina (3,1 %), la hispana (1,7 %), la ĉina (1,7 %), la pola (1,7 %), la portugala (1,3 %), la itala (1,1 %), la panĝaba (1,0 %), la vjetnama (0,6 %), la oĝibva (0.6%), la hindia (0.5%), la rusa (0.5%), la kria (0.5%), la nederlanda (0,4 %), signolingvo (0,3 %), la araba (0,3 %), la kroata (0,3 %), la greka (0,3 %), la hungara (0,3 %), la japana (0,2 %), la kreola (0,1 %), la dana (0,1 %), gaela (0,0 %), la inuktituta (0,0 %), la mikmaka (0,0 %).

Koncerne la uzadon de la du oficialaj lingvoj de Kanado far Vinipeganoj, 88,0 % parolis nur la anglan, 11,0 % parolis kaj la anglan kaj la francan, 0,9 % parolis nek la anglan nek la francan, kaj 0,1 % parolis nur la francan.

Fonto: Kanada Instituto pri Statistiko (censo de 2001), vidu la eksteran ligon.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Edukado estas respondeco de la provincaj registaroj en Kanado.

Edukado en Manitobo regiĝas ĉefe per la Leĝo pri Publikaj Lernejoj, la Leĝo pri Eduka Administrado, kaj regularoj faritaj laŭ tiuj du leĝoj. La leĝaro difinas la rajtojn kaj respondecojn de la Ministro de Edukado, Civitaneco kaj Junularo, kiel ankaŭ la rajtojn kaj respondecojn de lernejaj komisionoj, lernejestroj, instruistoj, gepatroj kaj lernejanoj.

En Vinipego estas ses lernejaj distriktoj:

  • Lerneja Distrikto Vinipego
  • Lerneja Distrikto St James-Assiniboia
  • Lerneja Distrikto Pembina Trails
  • Lerneja Distrikto Seven Oaks
  • Lerneja Distrikto Orienta Rivero Transcona
  • Lerneja Distrikto Louis Riel

Altlernejoj[redakti | redakti fonton]

Estas kvar universitatoj kaj unu granda kolegio en Vinipego:

Privataj lernejoj[redakti | redakti fonton]

Lokaj amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

Tag-gazetoj[redakti | redakti fonton]

Etnaj gazetoj[redakti | redakti fonton]

Semajn-gazetoj[redakti | redakti fonton]

  • Uptown - troveblaj en diversaj lokoj de la urbocentro

Revuoj[redakti | redakti fonton]

Retejoj[redakti | redakti fonton]

Televid-stacioj[redakti | redakti fonton]

Estas unu franclingva kaj ses anglalingvaj televid-stacioj kiuj baziĝas en Vinipego kaj dissendas programojn libere riceveblaj en vinipeganoj. La plej multaj vinipeganoj abonas kablan televid-servon per Shaw Communications aŭ ciferecan televid-servon per MTS. Ankaŭ disponeblaj estas du satelitajn televid-servoj, de StarChoice kaj Bell ExpressVu. Iuj uzas duon-leĝajn satelitajn antenojn por ricevi signalojn de usonaj satelit-servoj.


Radio-stacioj[redakti | redakti fonton]

En Vinipego estas 25 radio-stacioj. Jam de multaj jaroj la plej populara estas CJOB, stacio orientiĝanta je parolado, kiu famas pro sia raportado pri ŝtormoj kaj inundoj. Post kelkjara manko, nun estas du anglalingvaj kaj unu franclingva radiostacioj universitataj. La stacio NCI sin dediĉas al la dissendado de programoj pri la aferoj de indiĝenoj, kaj CKJS dediĉas sin al programado en "etnaj" lingvoj. KDK Radio Unu kaj KDK Radio Du dissendas lokajn kaj naciajn programojn. Estas kelkaj stacioj kiuj dissendas rok-muzikon kaj popularan muzikon, unu stacio kiu dissendas informojn por turistoj, kaj unu stacio dissendas muzikon de ĝenro "country". Du stacioj de KDK dissendas franclingvajn programojn.

Vizitindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Winnie-la-Pu[redakti | redakti fonton]

Disneja versio de Winnie-la-Pu
  • Urso Winnipeg, kiu inspiris la rakontojn pri Winnie-la-Pu, fakte ne naskiĝis en Vinipego. La urso estis aĉetita en White River (Ontario) de oficiro (Leŭtenanto Harry Colebourn) de la kavalira reĝimento Fort Garry Horse survoje al sia enŝipiĝo por iri al la front-linioj de la Unua Mond-Milito. Li nomis la urson laŭ la hejm-urbo de la reĝimento, Vinipego. En la jaro 1924, dum ekskurso al la Londona Zoo kun infanoj de sia kvartalo, Christopher Robin Milne, filo de aŭtoro A. A. Milne, ekkonis Winnie unuafoje.
  • Pentraĵo far E.H. Shepard de "Winnie the Pooh" estas la sola konata oleopentraĵo de la fama ursido de Vinipego. Oni aĉetis ĝin je aŭkcio en Londono kontraŭ $285.000 en 2000. La pentraĵo disponiĝas en la Paviljona Galerio en Parko Assiniboine kaj estas la fokusa punkto de "Puzeo" en Parko Assiniboine kiu kostos $6.000.000 kaj enhavos ludejon laŭ temo de la "Cent-Akrea Arbaro" priskribita en la rakontoj.

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Jen listo de la ĝemelaj urboj de Vinipego kaj la dato kiam oni subskribis la interkonsenton pri ĝemeliĝo kun la koncerna urbo.

muzika pavilono ĉe la plaĝo de Vinipego borde de la Vinipega Lago, fakte 60 kilometrojn norde de la urbocentro

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Rosser Selkirk
West St. Paul
East St. Paul
Headingley

North
West  Vinipego  East
South

Kampara Municipo Springfield
Macdonald Ritchot Taché
Steinbach

Manitobo