Vinkelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vinbareloj en vinkelo de Rioĥo.
Vinkelo en Jesus College, Oksfordo.

Vinkelo en vinkultivado, estas konstruaĵo aŭ subtera loko kies celo estas la produktado kaj magazenado de vino.

Produkta strukturo[redakti | redakti fonton]

Vinkelo de ŝereo.

La grandaj vinkeloj kutime posedas grandajn magazenojn, kie oni magazenas kaj aĝigas la produkton en vinbareloj kaj alispecaj ujoj. La karaktero de tiuj ujoj (materialoj kaj sistemoj, laŭ kiuj estas regataj aerumado, humideco ktp) grave influas sur la kvaliton de la rezulta vino.

Krome, la grandaj vinkeloj kutime disponas el laboratorioj ŝarĝataj de inspekti la kvaliton de la vino, kaj bendoj por boteligo kaj etikedigo.

La plej aktualaj vinkeloj konstruiĝas laŭ kriterioj de gravito, tiele ke la vinbero eniras en la vinkelo en la plej alta parto kaj la produkto de la sinsekvaj fazoj de prilaborado descendas, ĝis la enmeto en botelojn, kiu situas en la plej malalta parto de la vinkelo.

Estas enorma riĉo en la arkitekturo de vinkelo, kiu estas respegulo de diversaj grundaj formoj, sed ankaŭ de modoj, manieroj kompreni vinon, aŭ eĉ riĉo aplikata al konstruaĵo. Tio formas ampleksegan gamon, ekde la plej malgrandaj privataj kaj familiaj aŭ hejmaj vinkeloj, al la plej enormaj kaj riĉegaj vinkeloj, kiuj ofte estas pli investomaniero ol vera neceso produkti vinon.

Zorgo al kliento[redakti | redakti fonton]

Multaj havas krome, salonojn de gustumado por ebligi ke la kliento provu la produkton kiun deziras akiri. Kaj kiam tiu provas ĝin el sia hejmo aŭ en la restoracio, la keloj komencas uzi la sociajn rimedojn (interreto, sociaj retoj ktp.) kiel elemento de rilato kun ĝiaj klientoj.[1]

Ĵus prenas apogeon la enologia turismo, kiu elstaras pro nombro de faktoroj kiaj kulturo, kuirarto, distro kaj la vino.

Vitejoj[redakti | redakti fonton]

La vinberoj kiujn oni uzas kiel unua materio, devenas de vitejoj posedataj de la kelo mem aŭ ili estas aĉetitaj el aliaj posedoj. Ne estas necese ke la vinkeloj estas en apuda loko al la plantejoj de vitoj, ĉar la fruktoj povas esti translokigitaj de loko al alia.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Zorgo al kliento en vinkeloj. Arkivita el la originalo je 2012-07-14. Alirita 2012-06-02.