Vinko Bitenc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vinko Bitenc
Persona informo
Naskiĝo 19-an de julio 1895 (1895-07-19)
en Ljubljano
Morto 21-an de julio 1956 (1956-07-21) (61-jaraĝa)
en Zagrebo
Lingvoj Esperantoslovena
Ŝtataneco Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenojSocialisma federacia respubliko JugoslavioSlovenio
Okupo
Okupo esperantistoverkisto • poeto • dramaturgo • prozisto • tradukisto
vdr

Vinko Bitenc [vínko bítenc] (naskiĝis la 19-an de julio 1895 en Ljubljana, Slovenio, mortis en 1956) estis slovena junulara verkisto, poeto, dramisto kaj esperantisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La tutan vivon li dediĉis al verkado de prozo, poezio kaj dramoj en la slovena lingvo kaj Esperanto. Antau la dua mondmilito li verkis por infanaj gazetoj Zvonček (Galanto), Mlado jutro (Juna mateno), Mladi Slovenec (La juna sloveno), Gruda (Terbulo), Vrtec (Infanĝardeno) kaj Naš dan (Nia tago), kies redaktoro li estis dum longa tempo. Post la milito li kunlaboris kun pluraj revuoj kaj verkis ankaŭ teatraĵojn por radio. Liaj plej konataj verkoj estas la lirika fabelo Zlati čeveljčki (Oraj ŝuetoj), kiu estis adaptita por televido, kaj la tre legata romano por plenkreskuloj Sončne pege (Lentugoj). Esperanto-revuoj publikigis liajn originalajn verkojn kaj tradukojn de slovenaj popolaj kaj partizanaj kantoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]