Vinlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
rekonstruo de vikinga setlejo

Vinlando estas nomo, kiun Island-Gronlanda vikingo Leif Eriksson donis al landaĵo en nord-orienta Nordameriko, kie li ĉirkaŭ la jaro 1000 surteriĝis - supozeble kiel unua eŭropano en Ameriko.

Pri la vojaĝoj al Vinlando parolas du islandaj epikaj verkoj, La sagao de la Gronlandanoj kaj La sagao de Ruĝa Eriko. Laŭ la unua sagao, la malkovron faris Bjarni Herjfulsson, kies ŝipo veturis ĉ. 986 al Gronlando, sed forta vento pelis ĝin okcidenten. Oni supozas laŭ la priskribo, ke li preterŝipis nunan orientan marbordon de Kanado kaj reŝipis al Gronlando.

Ĉ. 1000 Leif Eriksson ŝipveturis kun 35-membra skipo por retrovi la teron, kiun Bjarni hazarde trovis. La ekspedicio de Leif unue trafis glacian, senarbaran teron, kiun nomis Helluland. Ili ŝipis pli poste suden kaj alvenis en ebena, arbara regiono, kiun ili nomumis Markland. Ili pluŝipis suden kaj trovis la moder-klimatan arbaran regionon, kiun oni nomumis Vinland (lando de la vino). Oni konstruis tie loĝejojn kaj esploris la ĉirkaŭon. Frato de Leif, Thorvald ekveturis en 1003 kaj plenumis du jarojn en Vinlando.

En 1004 (aliaj fontoj en 1010), Thorfinn Karlsefni gvidis grupon de 130 personoj (aŭ 65) al Vinlando, ĉar li aŭdis de Thorvald, ke sur la nova lando kreskas la vito nature. Ili komercis kun la indianoj, sed interbatalis jam en la tria jaro, tiel ili reveturis al Gronlando. En 1013, filino de Ruĝa Eriko, Freydis ekigis novan, sensukcesan ekspedicion al Vinlando. Tio estis la lasta provo de la vikingoj akiri Amerikon.

La arkeologo Helge Ingstad malkovris en 1963 restaĵojn de la vikingaj setlejoj, en norda parto de Nov-Funlando, ĉe L'Anse aux Meadows. La radiokarbona analizo montris, ke la restaĵoj estas el ĉ. 1000.

Ankaŭ mencias Nord-Amerikon kiel „landon de la vino”, la kroniko de Adamus Bremensis el 1075.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Mapo