Vino de Argentino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vitejoj de Cafayate, en la Provinco Salta kie troviĝas la plej altaj vitejoj de la mondo.

La argentina vino produktiĝas ĉefe kaj tradicie en la provincoj Mendoza, San Juan, Salta, La Rioja, Kordobo, Katamarko kaj en la lastaj jardekoj ekproduktiĝis en la provincoj Neŭkeno, Río Negro, Entre Ríos, Ĉubutio, Bonaero kaj Santa Fe.

La vino estas la nacia trinkaĵo de Argentino[1]. Argentino estas la ĉefa produktanto de vino de Latinameriko kaj la kvina plej granda produktanto el la tuta mondo,[2] same kiel la naŭa eksportanto el la tuta mondo.[3] La kvalito de la vino argentina kreskis senhalte en la lastaj jaorj, akirante terenon en la monda merkato: nur en 2010 la vendado al la ekstero atingis 650 milionojn da usonaj dolaroj, kio estas kresko de 17% rilate al 2009, markante novan historian registron. Tiu eksploda kresko rezultis en la fakto ke Argentino en 2010 anstataŭis Ĉilion kiel ĉefa vendanto de vino en Usono, kiu estas la plej grava merkato en la mondo de vino.[4]

La vino en la argentina kuirarto[redakti | redakti fonton]

La vino estas klasika elemento de la kuirarto de Argentino, sekve de ingrediencoj kiaj la olivoleo, la citrono, la ajlo, la cepo kaj la laŭro, ĉio propra de la mediteranea kuirarto. Malfacilus imagi tagmanĝon aŭ vespermanĝon argentinan, ĉefe se temas pri la tipa argentina asado (viandorostaĵo), kie mankus vino.

Vinregionoj en Argentino.

Ĝis la eko de la granda enmigrado transatlantika devena el Italio, Hispanio, Okcitanio kaj eĉ el Grekio dum la dua duono de la 19a jarcento, la gusto de la argentina kriola urba loĝantaro centriĝis en la ruĝa vino por surtabla konsumado, kiaj priorato, dum la rura kaj duonrura loĝantaro gaŭĉa trinkis iajn tipojn de arrope el fermentita vinbero, kaj foje aloja el vinbero. Preskaŭ ĉiuj tiuj vinoj estas ene de la ampleksa klasigo de la ruĝa vino nome hispane vinos tintos. Dum la dua duono de la 20a jarcento la urba loĝantaro translokiĝis al nova gusto porblankaj kaj rozkoloraj vinoj.

Pro ties enradikigo en la eŭropa kulturo, la argentinanoj estas grandaj konsumantoj de vino: en 2006 la konsumo estis de averaĝe 45 litroj jare por persono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-05-02. Alirita 2014-04-26.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-08-02. Alirita 2014-04-26.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-08. Alirita 2014-04-26.
  4. http://vinos.iprofesional.com/notas/110300-Los-vinos-argentinos-ya-son-furor-en-el-mundo-conozca-el-ranking-de-las-20-marcas-ms-exitosas