Vinoba Bhave

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vinoba Bhave
Persona informo
Vinoba Bhave
Naskiĝo 11-an de septembro 1895 (1895-09-11)
en Raigad district
Morto 15-an de novembro 1982 (1982-11-15) (87-jaraĝa)
en Vardha
Religio hinduismo vd
Lingvoj maratasanskritohindia vd
Ŝtataneco Brita Hindio • BaratoDominio de Barato vd
Alma mater Maharaja Sayajirao University of Baroda vd
Profesio
Okupo filozofopolitikistoverkisto • homrajta aktivulo vd
Laborkampo filozofiosenperfortohomaj rajtoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vinoba Bhave (marate: विनोबा भावे), naskita Vinayak Narahari Bhave (la 11-an de septembro, 1895 - la 15-an de novembro 1982) ofte nomita Acharya (kio sanskrite signifas instruisto), estis barata defendanto de Senperforto kaj homaj rajtoj, socia reformisto, proksima kunlaboranto de Gandhi. Li famiĝis pro « Bhoodan Andolan », aŭ Grunddonacmovado. Li estas konsiderita kiel « Nacia Instruisto de Barato » kaj la spirita posteulo de Mahatmo Gandhi.[1]. Li estas unu el la plej elstaraj figuroj de la historio de la nuntempa Barato.

Frua vivo kaj fono[redakti | redakti fonton]

Li estis naskita en Gagode, Maharaŝtro la 11-an de septembro, 1895 en pia familio de la Chitpavan bramina klano. Li estis altagrade inspirita post legado de la Bagavadgito, Mahabharato, Ramajano en tre frua aĝo. Lia patro estis devota hinduo kaj lia patrino, kiuj mortis en 1918, havis grandan influon sur li. En sia libro pri memoraĵoj, Bhave diras ke, "ekzistas nenio kiu egalas al la parto kiun mia patrino ludis en formado de mia menso". Specife, ŝiaj sindonemo kaj spiriteco. Liaj du fratoj, Balkoba Bhave kaj Shivaji Bhave, estis ankaŭ fraŭloj dediĉitaj al socia laboro.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Libereco-lukto[redakti | redakti fonton]

Li estis asociita kun Mahatmo Gandhi en la Hindia sendependiga movado. En 1932 li estis malliberigita de la brita kolonia registaro pro sia batalo kontraŭ brita regado. Tie li donis serion de babiladoj pri la Bagavadgito, en sia gepatra lingvo la marata, al siaj kunkaptitoj.

Tiuj altagrade inspiraj babiladoj estis poste publikigitaj kiel la libro "Babiladoj pri la Bagavadgito", kaj ĝi estis tradukita al multaj lingvoj kaj en Barato kaj aliloke. Vinoba sentis ke la fonto de tiuj babiladoj estis io supre kaj li kredis ke ĝia influo eltenos eĉ se liaj aliaj verkoj estos forgesitaj.

Ĝis 1940 Vinoba Bhave estis konata de homoj ĉirkaŭ si. La 5an de oktobro 1940 Gandhi prezentis lin al la nacio per solena proklamo. Gandhi nomumis lin kiel la unua Individua Satyagrahi (Individuo batalanta por Vero anstataŭ kolektiva ago). Estas dirite ke Gandhi enviis kaj respektis la fraŭlecon de Bhave, voton kiujn li faris en sia adoleskeco, kongrue kun sia kredo je la principo Brahmacharya. Bhave ankaŭ partoprenis la Kvitan Hindio Movadon.

Li devenis de la brahmana familio. En 1916 iĝis disĉiplo de Mohandas Karamchand Gandhi. En la jaroj 20-aj kaj 30-aj plurfoje internigata pro protestoj kontraŭ la brita regado. En 1940 arestita pro protesto kontraŭ partopreno de Barato en la dua mondmilito, liberigita en 1944. Post la murdo de Gandhi (la 30-an de januaro 1948) iĝis unu el ĉefaj gvidantoj de gandhismo. Iniciatis kelke da sociaj movadoj, en tio agadon por redonado de agro al kamparanoj.

Propagandis senperfortan batalon. En 1979 per fastostriko devigis registaron respekti malpermeson buĉi bovinojn. En 1984 estis postmorte distingita per la Ordeno Bharat Ratna.

Publikigis Bhoodan Yajna (1953).


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]