Vintra Olimpiko 2014

El Vikipedio, la libera enciklopedio
XXII Vintra Olimpiko
Loko: Soĉi ( Rusio)
Komenca dato: La 7-a de februaro 2014
Fina dato: La 23-a de februaro 2014
Nombro de Nacioj:
88
Nombro de Sportistoj: (viroj/inoj)
2861 (/)
Nombroj de sportoj:
98 konkursoj (15 disciplinoj)
Aliaj Kandidatoj: Pjongĉango  Sud-Koreio , Salcburgo  Aŭstrio
vdr

La Vintra Olimpiko de 2014 okazis inter la 7-a kaj 23-a de februaro 2014. La gastiganta urbego, Soĉio (Rusio), estis elektita la 4-an de julio 2007, dum la 119-a kunveno de la Internacia Olimpika Komitato en Gvatemalurbo (Guatemalo). Soĉio gajnis en la dua voĉdonado (unue estis eliminita Salzburg kaj poste Pjongĉango). Krom Soĉio la konkursoj okazas ankaŭ en Krasnaja Polana. La Vintra Olimpiko unuafoje estas en Rusio kaj unuafoje okazas en subtropiko.

Vidaĵo de Soĉio de Nigra maro

Historio

Oficiale kandidatis 7 urboj. La 22-an de junio 2006 en Laŭzano oni elektis 3. Forfalis:

La 1-an de decembro 2009 estis oficiale prezentita la emblemo de la Olimpiko. La kreintoj glosis, ke speguleco signifas la duecon de la urbo Soĉio, kie la varma marbordo najbaras kun neĝkovritaj montaj supraĵoj. Tion ankaŭ subtenas uzado de la du koloroj — la mara blua kaj la neĝa blanko. La devizo de tiu Olimpiko estas «Gateway to the Future».[1] Konforme al la olimpia tradicio la 28-an de februaro 2010 dum fina ceremonio en Vankuvero, kiu estis gastiganto de la Vintra Olimpiko 2010 prezidanto de la urbo Soĉio ricevis olimpian flagon, kiu ĝis la inaŭguro restis en urbodomo.

Inaŭgura ceremonio

La inaŭgura ceremonio okazis la 7-an de februaro 2014. Du estintaj sovetaj sportistojartsketistino kaj glacihokeisto oficiale bruligis olimpikan flamon

Sportaj aktivecoj

La partoprenantoj konkursas en 98 konkursoj ene de 15 sportaj disciplinoj. Unuafoje en la historio de Vintraj Olimpikoj estas interalie: skia duontubo, neĝtabulada speciala slalomo, skisaltado de virinoj, teamaj konkursoj en arta sketado kaj en sledado, ankaŭ stafeto en biatlono. Kompare al la lastaj olimpikoj aperas 12 novaj konkursoj, kio estas nova rekordo. La lasta rekordo koncernis la jaron 1992 kiam debutis 11 konkursoj.

 Rango  Ŝtato Oro Arĝento Bronzo Sumo
Medala tabelo[2]
(post ĉiuj 98 konkursoj, la 23-an de februaro 2014)
1 Norvegio Norvegio 11 5 10 26
2 Kanado Kanado 10 10 5 25
3 Usono Usono 9 7 12 28
4 Rusio Rusio 9 3 8 20
5 Nederlando Nederlando 8 7 9 24
6 Germanio Germanio 8 6 5 19
7 Svislando Svislando 6 3 2 11
8 Belorusio Belorusio 5 0 1 6
9 Aŭstrio Aŭstrio 4 8 5 17
10 Francio Francio 4 4 7 15
plena medala tabelo


Kritiko kaj politikaj protestoj


Elektado de la urbo por Olimpiko

Post kiam Soĉi estis elektita por la Olimpiko aperis informo, ke la membroj de la Internacia Olimpika Komitato partoprenintaj la balotadon, ne povis libere fari elekton pro diversmaniera premo de tiuj asocioj, kiuj strebis pasigi la Olimpikon en Rusio.

Ekologiaj problemoj

Ekologiistoj asertis, ke tioma konstruado en naturdefentata zono de Kaŭkazo fakte pereigas la Kaŭkazan rezervejon. Greenpeace asertas, ke ekde komenco de preparado al la Olimpiko pri la ekologia problemo kulpas ne nur Registaro de Rusio, sed ankaŭ IOK.

Laŭ la sendependa eksperta raporto de B.Nemcov kaj V.Milov, la preparado kaj pasigo de la Olimpiko forte malbonigis ekologian situacion en Soĉi.[3] Krome, la Olimpikon kritikas ankaŭ WWF.

Socipolitikaj problemoj

  • Kontraŭas la Olimpikon multaj ĉerkesoj: ili opinias, ke la evento fakte estas daŭrigo de la politiko de genocido kontraŭ la ĉerkesoj, kiun evektivigis Rusia Imperio kaj daŭrigas la nuna Rusio.[4]. Pro tio estis kelkaj amasaj protestaj manifestacioj en kelkaj landoj[5], interalie en la respubliko Kabardio-Balkario[6].
  • Antaŭ la Olimpiko rusia polico malliberigis enmigrantojn, kiuj loĝis en Soĉi - kelkaj centoj. Multaj el ili, laŭ asertoj de rajtdefendistoj[7], trafis malliberejojn, kie ili vivis en senhomecaj kondiĉoj; la arestojn gvidis la guberniestro de Krasnodara regiono Tkaĉov[8]. Krome, ekde komenco de la januaro 2014 atingi la urbon per sia aŭto: Soĉi atingeblas nur per publika transporto, tute kontrolata de rusiaj ŝtataj servoj.
  • Ekzistas opinio, ke rilate al la Olimpiko en Rusio tute mankas libera informado: oni malpermesas al plimulto da ĵurnalistoj veni al Olimpikaj ludoj, amaskomulikiloj informantaj pri la problemoj trafas subpremon; multaj opoziciaj aktivuloj dum la lastaj monatoj antaŭ komenco de la Olimpiko estis malliberigitaj ktp.
  • La Olimpiko pasas dum manko de libereco por GLAT en Rusio: nedelonge en Rusio estis akceptitaj leĝoj kontraŭ samseksemuloj kune kun aliaj leĝoj pri diskriminacio post portempa kresko de opozicia politika movado en jaroj 2012 - 2013.

Malŝparita mono

Plejparto de kritiko rilate al la Olimpiko 2014 apartenas al financaj problemoj. Laŭ la revuo The Economist, por la preparo al la Olimpiko estis malŝparitaj 50 000 000 000 usonaj dolaroj. Membro de la Internacia Olimpika Komitato deklaris en januaro de 2014, ke triono de ĉi tiu mono (ĉirkaŭ 13 000 000 000 eŭroj) estis forŝtelitaj[9].

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Vintraj Olimpiaj Ludoj

1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1994, 1998, 2002, 2006, 2010, 2014, 2018, 2022

Someraj Olimpiaj Ludoj

1896, 1900, 1904, (1906)*, 1908, 1912, (1916)I, 1920, 1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1996, 2000, 2004, 2008, 2012, 2016, 2020, 2024