Vintra milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vintra milito
Konflikto: Dua mondmilito
Winter war.jpg
Finnaj maŝin-pafilistoj dum la Vintra milito.
Daŭro: 30-a de novembro 1939 - 13-a de marto 1940
Loko: orienta Finnlando
Rezulto: intertempa paco
Flankoj
Finnlando Sovetunio
Komandantoj
Carl Gustaf Emil Mannerheim Kliment Voroŝilov, pli poste Semjon Timoŝenko
Forto
337,000–346,500 viroj
32 tankoj
114 aviadiloj
998,100 viroj
2,514–6,541 tankoj
3,800 aviadiloj
Perdoj
26,662 mortigitoj
39,886 vunditoj
1,000 militkaptitoj
126,875 mortigitoj aŭ perditoj
264,908 vunditoj
3,100 militkaptitoj
v  d  r
Information icon.svg

La Vintra milito (finne talvisota, svede vinterkriget, ruse Зимняя войнаСоветско-финская война) estis milito inter Sovetunio kaj Finnlando, kiu daŭris de la 30-a de novembro 1939 ĝis la 13-a de marto 1940.

Kaŭzoj kaj komenco[redakti | redakti fonton]

En la Hitler-Stalin-Pakto de 1939, Finnlando, Estonio kaj Latvio estis konsiderataj kiel landoj apartenantaj al la sovetia influzono. En aŭtuno de 1939 Sovetunio postulis de Finnlando ĉirkaŭan teritorion ĉe Leningrado (Karela terkolo) kun la novaj fortikaĵoj de Mannerheim-linio. Tiun teritorion Sovetunio bezonis laŭdire por defendi Leningradon kaj ofertis por tio kiel ŝanĝon parton de Nord-Karelio. Finnlando rifuzis la proponon, la Ruĝa Armeo ekatakis la landon la 30-an de novembro 1939, sed Finnlando je mirigo de la mondo sukcese defendis sin (per armila helpo de la mondo).

Sovetunio asertis jam 3 tagojn antaŭ la ekatako, ke la finna artilerio atakis ties patrolon. La finna registaro rifuzis, kontestis tion kaj deziris pliajn pritraktojn. Sovetunio neglektis la pliajn diplomatiajn klopodojn kaj rompis la neagresan pakton? de 1932. Pli poste montriĝis, ke la soveta intenco estis – kun aprobo de Hitler-Stalin-pakto – la tuta okupo de Finnlando kaj Baltiko (por fondi sur la tuta teritorio de Finnlando kaj Karelio Karela-Finnan Sovetan Respublikon kadre de Sovetunio, kiu estis fondita "inercie" en 1940 surbaze de nur Karelio).

La finna armeo estis mobilizita, sed tre malbone ekipita per armiloj. La armeo konsistis el 130.000 homoj (pli poste entute 160.000) kun malnova milita tekniko, nesufiĉa municiaj rezervoj kaj 40 tankoj, kiuj devis kontraŭbatali la sovetian fortosuperecon. La Ruĝa Armeo havis por la atako 23 diviziojn kun 525.000 homoj kaj pli ol 2.000 tankojn, ĉ. 800 flugmaŝinojn kaj la minacan Baltan Floton ĉe la suda marbordo de Finnlando. Aliflanke la granda forto de sovetia armeo estis, kiel evidentiĝis, malbone preparita por milito en severaj vintraj kondiĉoj, grava elcentaĵo de pereintaj soldatoj estis frostiĝintoj.

La milito[redakti | redakti fonton]

Finnaj skisoldatoj dum la defendado de Finnlando
La Mannerheim-linio, kie okazis kelkaj el la duraj bataloj dum la Vintra milito.
Grupo de finnaj soldatoj dum la Vintra milito

La finna feldmarŝalo Carl Gustaf Emil Mannerheim sciis, ke ili ne povas longtempe haltigi la Ruĝan Armeon. Lia taktiko estis, kontraŭstari la sovetianojn kiom longe eblas kaj tiel akiri eble akcepteblan armisticon.

Post kiam la unuaj atakoj komenciĝis la 30-an de novembro, la finna generalaro faris ĉion por finkonstrui, firmigi la Mannerheim-linion ĉe la Karela markolo. La atakoj en nordo de Finnlando estis maleblaj pro la malvarmego kaj grava neĝofalo. La sovetaj soldatoj ne estis tro sukcesaj en la batalo kontraŭ la finnaj patroloj, kvankam la sovetianojn apogis la multaj batalaviadiloj kaj tankoj.

La plej grava malvenko de la Ruĝa Armeo okazis ĉe Suomussalmi. Ĝis fino de decembro la finnoj pligrandigis siajn trupajn fortojn per 5 aldonaj batalionoj. La finnoj preferis ne la grandajn batalojn, sed uzis la alpikan taktikon (Motti-Taktik), kiu realigis ĉiam lertajn ataketojn. Tiu taktiko estis tiel sukcesa kun apliko de brulboteloj (angle "Molotov-cocktail"), ke oni devigis retiriĝi la sovetajn tankojn. Ĝis la 8-a de januaro de 1940 okazis du gravaj bataloj en la areo, kiuj eniris la historion kiel la Batalo ĉe Suomussalmi. Ĉe tiuj, la sovetia armeo estis tute neniigita kaj la postlasita milita materialo riĉigis la finnojn.

La aermilito estis komence regata tute de la sovetianoj. La finnoj havis komence de la milito nek bonajn ĉasaviadilojn, nek efikajn kontraŭaviadilajn pafilojn, tiel la ĉefurbo Helsinki staris antaŭ la bombardado sen defendo. La malmultaj finnaj aerunuoj (150 flugmaŝinoj) faris ĉion por bombardi la rusan apogejojn kia Murmansk kaj eĉ urbojn kia Leningrad.

Kiam januare de 1940 pligraviĝis malkonvena vetero en Nord-Eŭropo, la Ruĝa Aerfloto venis en embarason kaj la finnoj kaŭzis gravajn damaĝojn ĉe la sovetaj bombardiloj. Menciinde estas, ke la finnan aertrupojn helpis multaj aviadiloj, kiuj venis el landoj kiaj Francio, Sud-Afriko, ItalioBritio.

Direktoj de la atakoj de la Ruĝa armeo kaj la grandaj batalgrupoj ambaŭflanke.

La sovetianoj uzis unuafoje en la historio de Ruĝa Armeo paraŝutistojn en la finna landinterno. Tiuj provoj malsukcesis, la saltantaj soldatoj jam estis pafitaj enaere kaj suferis gravajn perdojn.

Februare la atakantaj fortoj provis denove trabati la Mannerheim-linion, sed la pluraj sovetaj provoj estis malsukcesaj. Kelkajn tagojn poste (13-a de februaro) sekvis la dua ofensivo, kiu estis jam sukcesa kaj la finnaj fortoj devis retiriĝi al Viipuri. Ĝis la 7-a de marto kreskis la perdoj de la defendantoj ĝis 24.000 mortintoj, tiel oni decidis ekkontrakti pri armistico kun Moskvo. La nova rusa komandanto Semjon Konstantinoviĉ Timoŝenko kuntiris grandegan artilerian forton, kiu detruis la defendajn liniojn per 300.000 grenadoj je tago. La milito finiĝis la 12-an de marto, nelaste pro mismoraliĝo de sovetiaj soldatoj, kiuj nek komprenis la celojn de la milito, nek estis bone preparitaj por ĝi, nek havis senteblajn sukcesojn.

Apogo el eksterlando[redakti | redakti fonton]

Ĉar la sovetia atako estis rigardata ĉie sur la mondo kiel maljusta, Finnlando ricevis nenombreblajn liverojn de armiloj, precipe de flugmaŝinoj (nura Anglio liveris 33 biplanojn el tipo de Gloster Gladiator, 12 Hurricane-ĉasaviadilojn, 17 batalaviadilojn kaj 24 bombardilojn).

La Germana Imperio estis per la Hitler-Stalin-pakto katenita kontraŭ apogo de Finnlando. La helpo de aliaj landoj, kiuj liveris en germanaj teritorioj (ekz. Italio aŭ Hungario), estis do toleritaj. Krom la flugmaŝinoj, alvenis Finnlanden ankaŭ volontuloj.

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

Ruĝe estas markitaj teritorioj, kiujn Finnlando cedis al Sovetunio rezulte de la Vintra milito

La milito kaŭzis morton de 27.000 finnoj (48 243 laŭ sovetiaj datumoj) [1] kaj ĉ. 127.000 sovetiajn mortintojn [2]. Laŭ la armistica kontrakto, Finnlando devis transdoni Karelion kun urboj Viipuri, Käkisalmi, Sortavala kaj fiŝistan duoninsulon ĉe la norda maro (ĉ. dekono de la tuta teritorio). La sud-okcidenta duoninsulo Hanko estis ludonita kaj transitrajtoj en suda Finnlando estis certigitaj por Sovetunio.

En Germanio estiĝis dum la Vintra milito fatala mistaksado pri fortoj de la Ruĝa Armeo, kiun oni rigardis ne plu egalranga malamiko.

Aŭguste de 1940, Germanio kaptis la okazon de Finnlanda alproksimiĝo, kio kondukis al pli striktaj kontaktoj. Tiel Wehrmacht (prononcu [vermaĥt]) ricevis transitrajtojn al Nord-Norvegio kaj donis ŝanĝe armilojn al Finnlando. Printempe de 1941, germanaj trupoj certigis la defendon de la norda parto de Finnlando kaj antaŭpreparis la atakon kontraŭ Sovetunio. La finnoj kunmarŝis la militon kontraŭ Sovetunio por la perditaj teritorioj kaj pliaj partoj de Karelio (tiu nova milito kontraŭ Sovetunio estas en Finnlando nomata Daŭriga milito). La provizore reakiritajn dum la rekomenciĝinta milito teritoriojn kaj eĉ pli (terpeco Petsamo en la nordo) perdis Finnlando fine de la milito.

Sekvoj de Vintra milito estis la jenaj tri aferoj:

  • abrupta malaltiĝo de la reputacio de Ruĝa Armeo,
  • reorganizo kaj pluraj plibonigoj en Ruĝa Armeo, forigo de Voroŝilov el ties komandado (kelkaj fakuloj opinias, ke sen tiuj rimedoj Ruĝa Armeo estus en la jaro 1941 diserigita kaj Sovetunio estus likvidita fare de nazioj kaj iliaj aliancanoj),
  • ĝi sigelis sorton de Norvegio, ĉar ĝi konvinkis Hitleron pri malkomplezemo de Francio kaj Britio respekti la neŭtralecon de Norvegio kaj do neceseco konkeri Danion kaj Norvegion.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]