Vintra sporto
Vintra sporto estas sportaj disciplinoj sur neĝo kaj glacio, kiuj praktikiĝas grandparte dum la vintro, ĉar nur kun granda elspezo da energio eblas klimatizi halegojn tiel ke neĝo kaj glacio ne degelu dum somero. La plej gravaj disciplinoj de vintra sporto estas parto de la Vintraj Olimpikoj.
Sportaj disciplinoj sur neĝo
Sportaj disciplinoj sur neĝo estas ekzemple:
- alpa skiado inkluzive de
- biatlono (skikurado + celpafado)
- kajta skiado
- nordia kombino (skikurado + skisaltado)
- skikurado
- skisaltado
- sledado
Sportaj disciplinoj sur glacio
Sportaj disciplinoj sur glacio estas ekzemple:
- bobado
- glacihokeo
- glacivelado
- glitŝtonludo
- sketado kun la subdisciplinoj
- sketa kurado
- arta sketado (unuope kaj pare)