Vintro
El Vikipedio
La vintro estas la plej malvarma el la kvar sezonoj. Kalendare komenciĝas astronomia vintro kun la vintra solstico (la 21-a de decembro sur la norda hemisfero kaj la 21-a de junio sur la suda hemisfero) kaj finiĝas kun la printempa ekvinokso (la 21-a de marto sur la norda hemisfero kaj la 21-a de septembro sur la suda). En multaj partoj de la mondo, oni ligas vintron al neĝo.
[redakti] Proverbo
Ekzistas proverboj pri vintro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
|
« Kio taŭgas por somero, ne taŭgas por vintro. »
|
|
« Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estos. »
|
|
« Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron. »
|
[redakti] Referencoj
Citaĵa eraro Etikedoj <ref> ekzistas, sed neniu etikedo <references/> estis trovita; $2
