Vinturto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vinturto

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Streptopelia Streptopelia
Specio: Vinturto 'Streptopelia vinacea'
Johann Friedrich Gmelin 1789
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Vinturto (Streptopelia vinacea) estas membro de la birda familio de Kolombedoj kiu enhavas turtojn kaj kolombojn. Tiu ĉi estas disvastigata loĝanto kaj reproduktanto en zono tra la tuta kontinento Afriko ĝuste sude de Saharo.

Tiu ĉi specio estas abunda en arbustejoj kaj Savanoj. Ĝi kontruas neston el bastonetoj en arbo, often en akacio, kie la ino demetas du blankajn ovojn. La flugo estas rapida, kun regula flugilfrapado kaj eventuala vipaĵo kio estas karaktera de kolomboj ĝenerale.

La Vinturto estas eta, fortika turto, tipe 25 cm longa. Dorso, flugiloj kaj vosto estas helbrunaj. Dumfluge tiu birdo montras nigrecajn subflugilojn. La kapo kaj la supraj partoj estas helrozgrizecaj, kaj en nuko estas nigra makulo bordita je blanko. La kruroj estas ruĝaj kaj estas blanko en vosto. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli senkoloraj ol plenkreskuloj. La voĉo estas rapida kuu-ku-ku-kuu.

La Vinturto manĝas herbosemojn, granojn kaj aliajn vegetalojn. Ili estas tre surteremaj, kaj plej ofte ili nutras sin surgrunde.

Malkiel aliaj specioj de la sama genro, ili estas tre gregemaj kaj ofte nutras sin laŭ grandaj grupoj ofte kun aliaj specioj de turtoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]