Vinuesa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vinuesa (Sorio))
Vinuesa
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42150, 42157 (Quintanarejo) y 42156 (Santa Inés)
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 853  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 55′ N, 2° 46′ U (mapo)41.911388888889-2.7627777777778Koordinatoj: 41° 55′ N, 2° 46′ U (mapo) [+]
Alto 1 108 m [+]
Areo 143 km² (14 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Vinuesa (Provinco Sorio)
Vinuesa (Provinco Sorio)
DEC
Vinuesa
Vinuesa
Situo de Vinuesa
Vinuesa (Hispanio)
Vinuesa (Hispanio)
DEC
Vinuesa
Vinuesa
Situo de Vinuesa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vinuesa [+]
vdr

Vinuesa [biNŬEsa] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, nordokcidente de la provinco Sorio kaj en la Komarko Pinares (Komarko Pinaroj) en la nordokcidento de la provinco.

Gia loko, ĉe la montaroj Picos de Urbión kaj Cebollera, je alto de 1107 m super marnivelo, faras ĝin grava turisma altiraĵo kiu kuniĝas al ties forsta riĉeco. Ĝi estas borde de ĵus ekfluinta rivero Douro, nuntempe bremsita per la Akvobaraĵo Cuerda del Pozo, kaj funkcias kiel ĉefurbo de la komarko Pinaroj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Komarko Pinaroj en la nordokcidento de la provinco Sorio.
Loko de Vinuesa en la provinco Sorio.
La Nigra Lageto.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 143,06 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 837 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 630 loĝantojn el la 1960-aj jaroj.

Ĝi distas 33 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn El Quintanarejo, Santa Inés (jam senhoma) kaj Vinuesa. Vinuesa limas kun la jenaj municipaj teritorioj: norde kun Montenegro de Cameros; oriente kun El Royo kaj Soria; sude kun Soria kaj Cidones; kaj okcidente kun Salduero, Molinos de Duero kaj Covaleda.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Riberas del Río Duero y afluentes, okupanta 99 hektarojn, nome 1 % de la teritorio kaj la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Sierras de Urbión y Cebollera, okupanta 1 540 hektarojn, nome 11 % de la teritorio.

En la kadro de la glaĉeraj lagetoj de la montaroj de la areo, en la teritorio de Vinuesa estas la plej fama el ili, nome la "Laguna Negra" (Nigra Lageto), tiel nomita ĉar desupre la akvoj aspektas nigraj, kvazaŭ la lageto estus tre profundaj, Tamen oni konstatis, nur inter 8 kaj 12 m. Ĉiuokaze la supozita profundeco de la lageto rezultis en legendoj, kiel supozita senfundeco kaj konekto rekte kun la maro tra grotoj, supozita bestego kiu vivas funde kaj voras keptitojn kaj plej konata el ili la poemo "La tierra de Alvargonzález" el la libro Campos de Castilla de Antonio Machado, en kiu du filoj murdas sian patron kaj ĵetas la kadavron al la lageto, kio rezultas en ilia propra tragedio.

Krome estas la rivero Doŭro kaj ties alfluanto Revinuesa. Sur la rivero Doŭro oni konstruis la Akvobaraĵon Cuerda del Pozo, kiu inundis la loĝlokon La Muedra kaj romian ponton. La rilata akvorezervejo liveras trinkakvon por provincaj ĉefurboj Sorio kaj Valadolido. Ĝi havigas ankaŭ akvon por irigacio de 26 000 ha. La bordo utilas kiel turisma altiraĵo ĉe lokoj kiel Playa Pita kaj Las Cabañas. Eblas tie praktiki akvosportojn. Krome la akvobaraĵo havas asocie energigenerejon inaŭgurita en 1958 por 6080 kW.

Ĉe montaro Urbión elstaras la propra montopinto Pico de Urbión kun 2228 m, Zorraquín de 2091 m s.m.. Aliflanke estas Portillo de Pinochos, Castillo de Vinuesa (2062 m s.m.), Cerro del Buey kaj Peñas Negras. Arbaroj estas de pinoj, fagoj, kverkoj, ktp.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo.

Oni trovis restaĵojn de antaŭromia loĝado (pelendonoj). Romianoj fondis la urbon Visontium ligita per ŝoseo al Uxama (Osma) kaj Numantio.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento. En 1272 en epoko de la reĝo Alfonso la 10-a ĝi aperis kiel la plej loĝata loko de la komarko Pinaroj. Venontjare, en 1273, oni kreis la brutobredan organizon Mesto, kiu helpis la produktadon de lano. En la fonda dokumento de la priorejo de Salduero en 1278 Vinuesa aperis kiel ĉefa loĝloko de la komarko. La ekonomio de la komarko en la 14-a kaj 15-a jarcentoj estis bazita sur la eksportado de lano kaj produktoj el pinoj.

Fine de la 16-a jarcento oni ekkonstruis la preĝejon kaj en tiu epokoj estis plendoj pri brutobredado kontraŭ Sorio kaj Covaleda. En 1775 Karolo la 3-a havigis la titolon de villa kun foruoj kaj la simbolo de la pilorio kaj tiel la definitivan sendependecon disde Soria.

La militoj de la 19-a jarcento malfavore tuŝis la lokon kun alveno de francaj trupoj en la 18a de Julio 1809 dum la Hispana Milito de Sendependigo kaj la Karlismaj Militoj, Tial okazis forta elmigrado ĉefe al Hispanameriko, kio pliigis la abandonon de la areo, sed ankaŭ revenigis riĉecon de elmigrintoj por plibonigo de vivnivleo. Ĉiuokaze dum la 20-a jarcento pluis la elmigrado same kiel ĉe aliaj lokoj de la provinco kaj de la regiono.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La pilorio.
Sonorilturo de inundita vilaĝo La Muedra.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, lignoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun fungokolektado, kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo, ermitejoj, la pilorio, tradicia arkitekturo, palacoj de nobelaj familioj riĉigitaj per la lankomerco, la Nigra Lageto kaj proksima Akvorezervejo Cuerda del Pozo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]