Violacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Violacoj
hedereca violo (Viola hederacea)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: rozedoj Rosidae

fabedoj Fabidae

Ordo: malpigialoj Malpighiales
Familio: violacoj Violaceae
Batsch [1]
violo Viola
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Viola tricolor - Köhler–s Medizinal-Pflanzen-280.jpg
Viola tricolor - Köhler–s Medizinal-Pflanzen-280
Ilustracja
Fiołek bagienny

La violacoj[2] (latine Salicaceae), estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo malpigialoj (Malpighiales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 25 genrojn kaj pli ol 800 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas violo[2].

Tiuj plantoj havas zigomorfajn florojn. Ĝiaj specioj vivas ĉefe tropike kaj subtropike. Insekte polenita, la frukto estas kapsulo, estiĝinta el tri fruktofolioj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (31 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

*Genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Kelkaj specioj[redakti | redakti fonton]

  • Genro violo: kun malaltaj unu kaj plurjaraj herboj kun unuopaj, 5-sepalaj, 5-petalaj, plej ofte bluaj floroj kun spronoj. Unu florfolio estas sprona kun nektario (nektario (nectarium) estas planta glando en floro, kiu sekrecias nektaron uzatan de abeloj, por fari mielon). Ĝi havas trivalvajn kapsulojn. La sovaĝaj specioj estas ĝardenaj ornamplantoj. (la genro enhavas 450 speciojn ),
    • odora violo (Viola odorata) estas plurjara herbo kun longaj superteraj stolonoj kaj rŭgece bluaj, bonodoraj floroj printempe
    • penseo, trikoloreto (Viola wittrockiana) kun kvin petaloj, la du mezaj petaloj starantaj supre kaj la kvina malsupre.
  • Genro Rinorea: kun radisimetria floro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]