Violeta Chamorro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Violeta Barrios)
Violeta Chamorro
Persona informo
Violeta Barrios de Chamorro
Naskiĝo 18-an de oktobro 1929 (1929-10-18) (94-jaraĝa)
en Rivas
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Nikaragvo vd
Alma mater Our Lady of the Lake University • Blackstone College for Girls vd
Partio National Opposition Union vd
Familio
Edz(in)o Pedro Joaquín Chamorro Cardenal vd
Infanoj Cristiana Chamorro Barrios • Carlos Fernando Chamorro • Claudia Chamorro Barrios • Pedro Joaquín Chamorro Barrios vd
Profesio
Okupo politikistoĵurnalisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Violeta Barrios Torres, pli konata kiel Violeta Chamorro, (1929 ) estas politikisto kaj ĵurnalisto el Nikaragvo, kaj prezidanto de tiu lando ekde la 25-a de aprilo de 1990 ĝis la 10-a de januaro de 1997. Ŝi estis la unua virino en Ameriko kiu estis demokratie elektita por esti ŝtatestro kaj ĉefministro en la posteno Prezidanto de la respubliko.

Violeta Chamorro estis la edzino de Pedro Joaquín Chamorro Cardenal, ĵurnalisto, posedanto kaj direktoro de la nikaragva ĵurnalo La Prensa, kontraŭinto de la reĝimo de Anastasio Somoza Debayle kaj gvidanto de la Demokratia Unuiĝo por Liberigo (UDEL), kiu estis mortigita.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝo kaj edziniĝo[redakti | redakti fonton]

Violeta Barrios Torres estis unu el la sep filoj de la paro konsistanta el Carlos Barrios Sacasa kaj Amalia Torres Hurtado, familio de alta klaso de terposedantoj. Ŝi naskiĝis en la urbo Rivas, en Nicaragua la 18-an de oktobro de 1929.

Ŝi estis edukita en Usono, en katolikaj lernejoj, unu en  San Antonio en Teksaso kaj la alia en Southside en Virginio kie ŝi studis sekretarieco. La forpaso de ŝia patro revenigis sin al Nikaragvo sen fini la studojn.[1]

En 1949, dum ferioj en bieno de siaj gepatroj, ŝi konatiĝis kun Pedro Joaquín Chamorro Cardenal, 25-jara, kiu estis membro de influema familio de la lando. La plej aĝa filo de Pedro Joaquín Chamorro Zelaya, direktoro de la ĵurnalo La Prensa kaj praido de Fruto Chamorro, la unua prezidanto de Nikaragvo kaj de Pedro Joaquín Chamorro, prezidanto de Nikaragvo inter 1875 kaj 1879.[2] Ili geedziĝis la sekvan jaron, la 8-an de decembro de 1950, tiam Violeta estis 22-jara.

Murdo de Pedro Joaquín Chamorro[redakti | redakti fonton]

La 10-an de januaro de 1978 Pedro Joaquín Chamorro estis murdita kiam li veturis aŭte al sia laborejo en la ĵurnalo. Kiam tio okazis Violeta estis preparanta la edziĝfeston de sia filino Cristiana en Miami. La funebraĵoj de Pedro Joaquín Chamorro okazis la 12-an de januaro kaj ĝi fariĝis granda manifestacio kontraŭ Somoza kontribuante al la posta revolucio. La murdo ankaŭ kaŭzis la eniron de Violeta Barrios al la politiko. Violeta Barrios fariĝis direktoro de La Prensa.[2]

Dum la revolucio[redakti | redakti fonton]

La 19-an de julio de 1979 la junto de nacia restrukturado eniris triumfe en Managvon. Violeta Barrios apartenas al ĝi kiel sendependa membro reprezentante la UDEL.

Prezidanto de la Respubliko[redakti | redakti fonton]

Violeta Barrios iom post iom fariĝis publika kontraŭanto de la sandinista registaro. La 29-an de majo de 1989 fondiĝis la Nacia Opozicia Unuiĝo UNO, kun la celo venki la FSLN en la ĝenerala balotado. En septembro de 1989 Violeta Barrios iĝis la oficiala prezidanta kandidato.

Chamorro venkas la balotadon kun 54,7%  la 25-an de februaro de 1990. Dum ŝia mandato komenciĝis ekonomia restrukturo, oni ŝanĝis la Konstitucion por forigi la reelekton.

Referencoj[redakti | redakti fonton]