Violonkonĉertoj (Bach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juna J.S. Bach

Sub la nomo de Johann Sebastian Bach konserviĝis du konĉertoj por violono, arĉinstrumentoj kaj kontinua baso same kiel duoblokonĉerto por du violonoj (same kun arĉinstrumentoj kaj kontinua baso). Ili havas la numerojn BWV 1041 ĝis 1043. Eble Bach verkis la konĉertojn por Johann Georg PisendelJean-Baptiste Volumier en Dresdeno – eble ankaŭ por si mem, ĉar lia filo Carl Philipp Emanuel atestas al li en la nekrologo, ke li ludis la violonon ĝis ega maljuneco „klare kaj akute“.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

La konĉertoj estas translasitaj sendepende unu de la alia; ilia ekzakta ekestotempo ne estas firma. Bach komencis okupiĝi proksimume 1713 kun la konĉertoj de Antonio Vivaldi, je kio li komence aranĝis kelkajn el ili por klaviceno sola aŭ orgeno. Poste aŭ jam samtempe li komencus per la konceptado de propraj konĉertoj. Je la modeloj de Bach la angulaj movimentoj sekvis ankoraŭ iomete rigidan strukturon, je kiu la ritorneloj subdividas la movimentan strukturon kaj markas la atingadon de novaj tonaloj kaj en kiu interaj akompanataj solopasaĝoj servas por la modulado en aliajn tonalojn. Bach male atingis pli malvastan interkroĉadon kaj integradon de la formdetranĉoj per diferenciga kaj varia traktado de la roloj de soloisto kaj orkestro.

La violonkonĉerto konserviĝintaj laŭ ĉi tiu formo efikas kompare kun la pli konataj Brandenburgische Konzerte (eble escepte la kvaran) laŭstile esence plu evoluitaj, kio fariĝas klara ĉefe en la ampleksaj malrapidaj movimentoj. Ili ekestus klare pli malfrue ol la Brandenburgische Konzerte[1], male al pli frua supozo eble nur en Lepsiko.

Ĝenerale en la orkestroaranĝo de Bach la unua violono ofte ekhavas la eblecon paŝi en la malfonon per etaj solooj (kun kaj ankaŭ sen la klara rimarko soloo), kaj en movimentoj kun pluraj soloinstrumentoj ĝi peras ofte inter la soloistogrupo kaj la orkestro. Tiamaniere multaj pasaĝoj de la kantatoj kaj orkestrosuitoj de Bach kaj ankaŭ tutaj movimentoj havas kaŝitajn aŭ klarajn trajtojn de violonkonĉerto; inverse surprizas la egalrajta enigo ankaŭ de soloviolono en la orkestroaranĝon.

Sendepende de la ekestotempo validas kiel certe, ke Bach disponis pri ĉi tiuj konĉertoj, kiam li en 1730 je Lepsiko transrenis la direktadon de la collegium musicum. Por prezentadoj en ĉi tiu kadro li transaranĝis multajn el siaj konĉertoj al klavicenkonĉertoj; Pro la tonampleksoj de la instrumentoj li transponis je tio la violonkonĉertojn plejparte plentonon malsupren[2].

Efiko[redakti | redakti fonton]

Ĝis nun la violonkonĉertoj de Bach apartenas al ŝatata programero de multaj violonistoj, de kiuj ili postulas virtuozan ludoteknikon. Tamen multaj muziksciencistoj opinias la klavicenversiojn la finversioj intencitaj de Bach, ĉar Bach dum la transaranĝado plibonigis multajn detalojn kaj krome faris per la forigo de la kontinua baso muzikhistorie gravan paŝon.

Konserviĝintaj violonkonĉertoj[redakti | redakti fonton]

Violonkonĉerto a-minora BWV 1041[redakti | redakti fonton]

movimentoj
  • 2/4 a-minoro
  • Andante c C-maĵoro
  • Allegro assai 9/8 a-minoro

Ĉi tiun konĉerton Bach poste transaranĝis al klavicenkonĉerto g-minora, BWV 1058.

Violonkonĉerto E-maĵora BWV 1042[redakti | redakti fonton]

movimentoj
  • Allegro ¢ E-maĵoro
  • Adagio 3/4 c♯-minoro
  • Allegro assai 3/8 E-maĵoro

La verko estas postlastita nur kiel kopio el la jaro 1760 same kiel versio de Bach kiel klavicenkonĉerto D-maĵora, BWV 1054.

Duobla konĉerto por du violonoj d-minora BWV 1043[redakti | redakti fonton]

movimentoj
  • Vivace c d-minoro
  • Largo ma non tanto 12/8 F-maĵoro
  • Allegro 3/4 d-minoro

Ĉi tiu duobla konĉerto eble estas la plej konata verko de la grupo. Bach transaranĝis ĝin poste por du klavicenoj, kiel klavicenkonĉerto konĉerto c-minora, BWV 1062. La unua movimento eksponas en la tuteco fugon kaj enkondukas en la solovoĉojn kontrastan temon. La dua movimento komencas kiel siĉiliano, evoluas tamen ree kaj ree dramecajn kulminojn. La temo de la finalmovimento konsistas el malvaste kondukta kanono de la du violonoj kaj memoras laŭ drameco je la tempestopentradoj de Vivaldi – eble Bach uzis verkon de Vivaldi kiel modelo.

Konserviĝintajn voĉojn de la du solovoĉoj nun oni datigas sur 1730/31, do en la lepsikan tempon de Bach; plejofte oni supozas, ke la konĉerto ankaŭ ekestis dum ĉi tiu tempo. Ĉar tamen la tuta komponaĵo ĝenerale estas trivoĉa, kaj la orkestroinstrumentoj ne havas vere devigajn partiojn, oni supozas baziĝantan version kiel triosonaton por du violonoj kaj kontinua baso; ĉi tiu pro stilaj kaŭzoj ekestus proksimume 1719, do komence de la tempo de Bach en Köthen[3].

Rekonstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉar Bach evidente transaranĝis la postlasitajn violonkonĉertojn poste en klavicenkonĉertojn, la muzikscienco deduktas, ke ankaŭ aliaj klavicenkonĉertoj ekestis el originalaj violonkonĉertoj, kies praversio perdiĝis. Pro tio el ekzistantaj konĉertoj oni rekonstruis kelkajn baziĝantajn originalojn:

Konĉerto por violono kaj orkestro d-minora[redakti | redakti fonton]

(Rekonstruaĵo laŭ klavicenkonĉerto d-minora, BWV 1052.)

Konĉerto por violono kaj orkestro g-minora[redakti | redakti fonton]

(Rekonstruktion laŭ klavicenkonĉerto f-minora, BWV 1056.)

Duobla konĉerto por violono, hobojo kaj orkestro[redakti | redakti fonton]

(Rekonstruaĵo laŭ Konĉerto por du klavicenoj c-minora, BWV 1060.) La originala tonalo estus aŭ d-minoro aŭ c-minoro.

Konĉerto por tri violonoj D-maĵora[redakti | redakti fonton]

(Rekonstruaĵo laŭ Konĉerto por tri klavicenoj BWV 1064.) Ĉi tiu verko ekestus komence kiel konĉerto por tri violonoj kun kontinua baso (do sen orkestro); eble temas pri unu el la plej fruaj komponaĵoj de Bachs kun soloaj violonoj.

Konĉerto por pluraj instrumentoj kaj arĉinstrumentoj d-minora[redakti | redakti fonton]

(Rekonstruaĵo laŭ Konĉerto por tri klavicenoj BWV 1063.) – Ĉar ne ekzistas memskribita partituro kaj la tri movimentoj de la klavicenkonĉerto verŝajne ne de komence apartenis al la sama konĉerto, rekonstruado estas malfacila kaj laŭ scienca postulo fakte ne eblas. Arnold Schering ankoraŭ supozis kiel bazo konĉerton por violono, fluto kaj eble hobojo; pli novaj esploroj verŝajnigas aŭ du aŭ tri violonoj kiel soloaj instrumentoj. La mezmovimento certe ne apartenis al ĉi tiu origina konĉerto.

Pluaj konĉertoj kun soloviolono[redakti | redakti fonton]

Brandenburgische Konzerte BWV 1046...1050[redakti | redakti fonton]

La unuaj kvin el la ses Brandenburgischen Konzerte entenas unu aŭ pluraj violonvoĉojn kaj krome ankaŭ ampleksajn soloajn taskojn por ĉi tiu instrumento.

Triobla konĉerto BWV 1044[redakti | redakti fonton]

Kiel plua konĉerto, kiu okupigas la violonon kun fluto kaj klaviceno, nomendas la tiel nomata triobla konĉerto, kies ekestotempo ankoraŭ ne estas sendube klara[4][5].

Fragmentoj[redakti | redakti fonton]

Konĉerto D-maĵora BWV 1045[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu unuopa movimento estas postlasita nur fragmente – plejverŝajne enkondukmovimento de planita eklezia kantato, kiun Bach verkis proksimume 1742, sed plej verŝajne neniam finfaris. La konserviĝinta fragmento kontraŭstarigas virtuozan soloviolonon al ampleksa orkestro el tri trumpetoj, timbaloj, du hobojoj kaj arĉinstrumentoj; la verko ekestus eble komence kiel movimento de violonkonĉerto kun la kutima arĉinstrumenta ensemblo. por tio malkontestas, ke la voĉoj de la soloinstrumento kaj de la arĉinstrumentoj estas notitaj en netskribo, tiuj de la blovinstrumentoj en konceptskribo. Ĉu Bach ankaŭ aŭtoras por la baziĝanta konĉerto, pro stilaj kaŭzoj estis kontestate[6].

Movimento en B♭-maĵora BWV aldono 2[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu nur sestakta fragmento en 6/8-takto estas la derompita skribaĵo de kantato por la 19-a dimanĉo post Triunuo el la lepsika epoko. La ensemblo entenas soloviolonon kaj kvarvoĉan arĉorkestron kaj devenus de mezmovimento de perdiĝinta violonkonĉerto; la kadraj movimentoj kaj per tio la tuta konĉerto do eble estus en g-minoro. Oni metis en diskuton la movimenton ankaŭ kiel kandidato por malrapida movimento de la violonkonĉerto g-minora (el kiu fariĝis la klavicenkonĉerto f-minora BWV 1056).

Trivialaĵoj[redakti | redakti fonton]

De la unua movimento de la duobla konĉerto ekzistas du sonregistraĵoj de ĵazgitaristo Django Reinhardt.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Christoff Wolff: Die Orchesterwerke J. S. Bachs in: Martin Geck (Her.): Bachs Orchesterwerke. Bericht über das 1. Dortmunder Bach-Symposion 1996. Witten 1997, ISBN 3-932676-04-1
  2. Ulrich Siegele: Kompositionsweise und Bearbeitungstechnik in der Instrumentalmusik Joh. Seb. Bachs, 1956, ISBN 3-7751-0117-9
  3. Siegbert Rampe, Dominik Sackmann: Bachs Orchestermusik, Kasel 2000, ISBN 3-7618-1345-7, S. 221
  4. Christoph Wolff: Johann Sebastian Bach, 2. Auflage 2007. S. Fischer, Frankfurt am Main, ISBN 978-3-596-16739-5
  5. Siegbert Rampe, Dominik Sackmann: Bachs Orchestermusik, Kassel 2000, ISBN 3-7618-1345-7, S. 221
  6. Rudolf Stephan, Die Wandlung der Konzertform bei Bach, in: Die Musikforschung 6, 1953, Seite 143.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Violinkonzerte (Bach) » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3094018 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)